Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj

635 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
===Siouxsie and the Banshees===
{{ĉefartikolo|Siouxsie and the Banshees}}
Fine de 1976, Susan Ballion fondis ''Siouxsie and the Banshees'' kun [[Steven Severin]] estiel [[basgitaro|basgitaristo]]. Ili devis atendi ĝis [[1978]] por ke diskkompanio akceptu kontrakti ilin, nome [[Polydor Records]]. Tuje aperas la unua albumo ''[[The Scream]]''. Nick Kent skribos en [[New Musical Express|NME]] ke «La grupo sonas kiel unika hibrido inter [[The Velvet Underground]] miksita kun la inĝenieco de la albumo ''Tago Mago'' far [[Can (muziko)|Can]]»; fine de la artikolo, li aldonas frazon: «Certe; la tradiciajn tri ilojn ([[gitaro]], [[basgitaro]], [[drumo]]) oni neniam uzis kun tia neortodoksa maniero kaj tia mirinda rezulto »
 
En [[1980]], la grupo akceptas du novajn anojn, gitaristo [[John McGeoch]] kaj drumisto [[Budgie]] kiuj ŝanĝos la grupan muzikon. La venonta albumo, ''[[Kaleidoskope]]'', entenas pli melodiajn kaj popajn pecojn. Du jaroj poste, la londona gazetaro laŭdegas la aperon de ''[[A Kiss in the Dreamhouse]]'', unua vera albumo de [[nova ondo (muziko)|nova ondo]] parte surdiskigita kun korda aranĝo.
 
Robert Smith, de [[The Cure]], fariĝas la oficiala gitaristo de Siouxsie and the Banshees de [[1982]] ĝis [[1984]]. Ili registras kune la koncertan dvd-on ''[[Nocturne]]'' filmita en Londono dum septembro 1983 kaj la studian albumon ''[[Hyaena]]'' en junio 1984. Robert Smith restos daŭra admiranto de la grupa sono.
 
Post registri 11 studiajn albumojn, 3 koncertajn albumojn kaj 30 disketojn, la grupo malfondiĝas en [[1996]].
 
===The Creatures===