Rust (Aŭstrio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La urbo situas en [[ebenaĵo]], ĉe [[Lago Fertő]], fine de ĉef[[vojo]] el [[Eisenstadt]].
 
Pli frue [[romianoj]] loĝis tie. En [[895]] hungaraj triboj okupis Karpatan [[baseno]]n, en [[907]] venkis ĉe [[Bratislavo]] kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en [[1000]]. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al [[Hungario]], foje al [[Aŭstrio]]. La unua mencio pri la urbo devenis el [[1317]] en formo ''Ceel'', en formo Rust en [[1393]]. La [[turkoj]] detruis la komunumon en [[1529]] kaj en [[1532]]. Urbo[[muro]] konstruiĝis en [[1614]]. Rust iĝis libera reĝa urbo en [[1681]]. Post la 17-a j.c. granda detruo ne okazis, la urbo estas plene da historiaj domoj. La Interna urboparto estas [[Monda Heredaĵo]].
 
En [[1910]] la urbo havis 1535 da loĝantoj (1290 aŭstroj, 218 hungaroj). Ĝis [[1920]] ĝi apartenis al [[Sopron (reĝa departemento)]], al distrikto de [[Eisenstadt|Kismarton]], poste apartenis al Aŭstrio.