Gregorio de Nyssa: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Stefano KALB (diskuto | kontribuoj)
nova nomo: el -> de
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:26, 1 jan. 2005

Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Sankta Gregorio de Nyssa


Sankta Gregorio de Nyssa (ĉ. 335 - ĉ. 394), greka, kristana filozofo, sanktulo, mistikulo kaj klerulo el la urbo Nyssa en Cappadocia, provinco de Anatolio. Li estas unu el la Grekaj Patroj de la kristana eklezio. Li estas grava pensinto kaj aŭtoritato en la katolika kaj ortodoksa branĉoj de kristanismo. Kune kun lia frato Sankta Bazilo kaj amiko Gregorio el Nazianzo, li estis unu el la tri Patroj el Cappadocia.

Li predikis kontraŭ arianismo, kristana herezo kiu diras ke Jesuo Kristo ne estis Dio. Li donis la ĝustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraŭ la arianisma herezo. Imperiestro Valenzo eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregorio denove estis enoficigita.

Same kiel Aŭgusteno, Gregorio estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laŭ platona filozofo. En kristana filozofio, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis, ke ni havas materian korpon kiel puno pro origina peko. Laŭ kristanismo, ni ĉiuj heredas ĉi tiun pekon ĉar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj ĉion.

En 381 Gregorio partoprenis en la 1-a Konsilio de Konstantinopolo, kiu redaktis la Nicean Kredon.