Zemgalio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|300px|<center>mapo de la regionoj de Latvio '''Zemgalio''' (latve ''Zemgale'') estas unu el la kvin historiaj regionoj de [[L...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:54, 31 jan. 2008

Zemgalio (latve Zemgale) estas unu el la kvin historiaj regionoj de Latvio. La regiono situas sude de la rivero Daugava kaj limas al Supra Latvio, Aŭkŝtajtio (Supra Litovio) kaj Kuronio. Dum la mezepoko Zemgalio iĝis parto de Kuronio kaj kune kun tiu regiono fine iĝis parto de Latvio. Pro tiu kialo Zemalio ne ricevis propran stelon en la blazono de Latvio, sed reprezentiĝas kune kun Kuronio.

mapo de la regionoj de Latvio

La pejzaĝo estas precipe ebena. Krom la rivero Daugava la dua plej grava rivero nomiĝas Lielupe. Gravaj urboj estas Jelgava, la eksa ĉefurbo de Kuronio, kaj Bauska.

Grava turisma allogaĵo estas Rundāles pils (kastelo Rundāle, germane Schloss Ruhental) apud Bauska.