Plinio la Juna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bs:Plinije Mlađi
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Imperiestro [[Trajano]] nomumis lin guberniestro de [[Bitinio]]. Em 113 (eble [[115]]) li mortis; estas necerte, ĉu en Bitinio aŭ reveninte al Romo.
 
== verkaroVerkaro ==
 
La ĉefa verko de Plinio estis kolekto da 247 leteroj, dividita al 10 libroj, kiujn li skribis inter [[96]] kaj [[109]]. La leteroj ne estas fikciaj, sed vere senditaj, frukto de korespondado kun amikoj kaj kolegoj, foje skribitaj je specialaj okazoj (notoj, rekomendoj), pro sociaj kaŭzoj (invitoj, opiniinterŝanĝoj) aŭ pro priskribo de eventoj (famegas lia kroniko de la eruptiĝo de [[Vezuvo]] en [[79]], kiu mortigis lian onklon).
 
Male ol la tute personaj leteroj de [[Cicerono]], kiuj nur hazarde konserviĝis, liaj leteroj estas dekomence destinitaj por publikigo. Tion montras precipe la granda zorgo pri la stilo.
[[Tacito]] uzis kelkajn el liaj leteroj kiel fonton por siaj historiaj verkoj.
 
La lasta el la dek libroj enhavas la korespondadon inter Plinio kaj imperiestro [[Trajano]] dum lia regado en Bitinio. Tiu kolekto estis publikigita post lia morto, supozeble danke al Trajano mem, kiu intencis la kolekton kiel manlibron de bona administrado. Inter tiuj leteroj precipe interesas tiu pri la [[kristanismo|kristanoj]], tiam ankoraŭ ne tre signifaj.
Ĝi estas la unua Latina teksto ne-kristana, kiu mencias kristanojn.
 
Krom tio li verkis ege ampleksan [[Panegiro]]n pri imperiestro Trajano.
 
==En Esperanto==
La leteroj pri la kristanoj aperis en ''Apologio'' de [[Tertuliano]], 1982, kaj sufiĉe reprezenta impreso el liaj verkoj de 28 paĝoj aperos en la 4a volumo de [[Antologio Latina]] de [[Gerrit Berveling]].
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 61]]
[[Kategorio:Mortintoj en 113]]
[[Kategorio:Latina literaturo]]
 
[[bg:Плиний Млади]]