Piloso: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Bathtub-of-nestor.jpg|thumb|250px|<center>la (supozebla) bankuvo de ''Nestoro'', antikva reĝo de Piloso]]
'''Piloso''' ([[greka lingvo|greke]] Πύλος, latinliterigite ofte ''Pylos'') estas la nomo de du lokoj en la pejzaĝo [[Mesenio]] ĉe la sudokcidenta marbordo de la preskaŭinsulo [[Peloponezo]] en [[Grekio]]. En la pli malnova el la du lokoj troviĝas la restaĵoj de granda palaco el la [[mikeneomikeno|mikeneamikena]] epoko. La dua loko famiĝis dum la klasika epoko de [[Antikva Grekio ]] pro la tiea venko de la armeo de la urbo [[Ateno]] super tiu de la konkuranta urbo [[Sparto]] dum la ''Peloponeza Milito''. Krom la nomo ''Πύλος'', [[greka lingvo|greke]] por "pordego", la du lokoj ne havas komunaĵojn.
 
La antikva urbo el la [[mikeneo|mikenea]] epoko, kiu elfosiĝis fare de germanaj arkeologoj dum la jaro [[1952]], situas proksime de la hodiaŭa loĝloko ''Ano Englianos'' 9 kilometrojn de la golfeto de ''Navarino''. La arkeologioj ĉi-tie malkovris la ne defendocele fortigitan palacon de reĝo el la mikenea epoko. Ili donis al la ampleksaj palacaj ruinoj la nomon "palaco de Nestoro", laŭ la samnoma reganto super la legenda regno Piloso, kiun mencias la poeto [[Homero]] en sia eposo [[Iliado]]. Ĉu la ruinoj apud ''Ano Englianos'' estas la "Piloso" de Homero, ne sendube klaras: La germanaj arkeologoj klare pruvis, ke la loko havis la antikvan nomon "Pulos" kaj estis la ĉefurbo de granda regno, kiu kovris la tutan [[Mesenio]]n, sed la topografiaj informoj de Homero en la verkoj [[Iliado]] kaj [[Odiseado]] pri la palaco de Nestoro pli korespondus al pli eta palaco proksime de la hodiaŭa laoĝloko ''Kakovatos'' en la pejzaĝo [[Trifilio]] tuj norde de Mesenio. Ĉiukaze la antikva regiona ĉefurbo ĉe la hodiaŭa ''Ano Englianos'' detruiĝis komence de la 12-a jarcento antaŭ Kristo kaj ne daŭre pluloĝiĝis. Post la 8-a jarcento homoj tute forlasis la lokon kaj ĝi forgesiĝis.