Monaĥejo Rejnaŭo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Kontraŭ la kreskantaj postuloj de la grafoj de [[Sulco]] estis subskribita en la jaro 1455 protektokontrakto kun la svisa [[ĵurkomunumo]], kiu protektis la monaĥejon nun dum certa tempo kontraŭ la atakoj de la najbaraj nobelaj familioj de [[Kletgaŭo]]. De [[Zuriko]] la [[reformacio]] de [[Zvinglo]] en la jaro [[1529]] ankaŭ atingis la Monaxhejon Rejnaŭon kaj dum mallonga tempo la monaĥejo devis esti forlasita. [[1532]] la monaĥejo estis rekreita kaj fariĝis centro de la [[kontraŭreformacio]].
 
[[Image:RheinauAltar.jpg|thumb|300px|rihgt|Altaltaro de la monaĥeja preĝejo]]
===Dua florado en la 18-a jarcento===
En la 18-a jarcento la Monaĥejo Rejnaŭo simile kiel la [[Monaĥejo Sankt-Galo]] travivis duan floradon sub la abato Geroldo la 2-a Zurlauben. Li renovigis pompe la monaĥejan preĝejon Sankt-Maria, kiu estis konsekrita en la jaro [[1710]], kun ĝia impona duopla fasado kaj la konventkonstruaĵojn ĝis la jaro [[1744]] en [[baroko|baroka stilo]]. Arkitekto de la preĝejo estis [[Franz Beer]], la ceterajn konstruaĵojn konstruis [[Johann Michael Beer]]. La tiama formo de la monaĥejo principe ĝis hodiaŭ ne ŝanĝiĝis.