Batalo de Marignano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
La posteulo de Ludiviko la 12-a, [[Franco la 1-a]], daŭre deziris reakiri [[Lombardion]] kaj [[Milanon]] kaj ofertis al la [[Svisa Ĵurkomunumo]] la sumon de 400'000 kronoj por la urbo. La svisoj tion malakceptis, kaj tiam Franco la 1-a kun armeo de 55'000 soldatoj marŝis al Milano. La [[Svisa Dieto]] tiam sendis trupon de 18'000 soldatoj trans la [[Alpoj]] por subteni la defendantojn de [[Milano]]. Malgraŭ sia armea supereco Franco la 1-a plunegocis kun la svisoj kaj estis interkonsentita la kontrakto de [[Gallerate]], kiuj tamen nur [[Berno]], [[Soloturn]], [[Friburgo]] kaj [[Bielo]] akceptis, kaj iliaj soldatoj forlasis la lokon.
 
[[Image:Francis-1515-Marignano.jpg|thumb|300px|right|La franca reĝo Franco la 1-a dum la batalo]]
 
==La batalo==
Per ataketo antaŭ la pordoj de [[Milano]] la francoj provokis la svisojn al atako. En tri atakgrupoj la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kun 20'000 soldatoj profunde penetris la militkampon de la [[Francio|francoj]]. La batalo restis sendecida kaj la du armeoj bivakumis sur la batalkampo. Kiam venontmatene la batalo rekomenciĝis, alvenis rajdistaro de [[Venecio]] sub la gvido de la sperta komandanto [[Bartolomeo d'Alviano]] kaj atakis la ĵurkomunumanojn dorse sub la batalkrio «San Marco!». Mortis sub la batalkampo preskaŭ 12'000 homoj, la plej multaj estis svisoj. La restaĵoj de la svisa armeo ne plu estis batalkapabla kaj la francoj povis orde retiriĝi al Milano kaj preni la kontrolon pri la urbo.