Kalistefa revolucio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
interwiki
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''kalistefa revolucio''' de [[Hungario]] okazis en [[1918]] kaj ebligis naskiĝon de la unua demokratia respubliko fine de la unua mondmilito, direkte post ĝi.
 
La Aŭstra-hungara Monarĥio militdeklaris en [[1914]], sed dum kvar jaroj la monaĥio elĉerpiĝis milite, ekonomie, akriĝis la naciaj, sociaj konfliktoj. La ĉeĥaj kaj sudslavaj elmigrantoj jam publike anoncis detruon de la monarĥio ekde 1915. Ilia agitado kondukis al tio, ke la antanto rekonis ilin kiel militantajn fortojn en 1918 kaj surprenis apogon pri establo de Ĉeĥoslovakio kaj iu sudslava lando. En aŭtuno de 1918, pro la kapitulacio de Bulgario kaj Turkio kolapsis la balkana fronto kaj la milita situo iĝis senespera.
Linio 7:
Pro la kolapso de la itala fronto kaj je efiko de la viena revolucio, la potenco ankaŭ en Budapeŝto – la 31-an de oktobro – venis en manojn de la Nacia Konsilio kaj de la soldataj sovetoj.
 
La t.n. kalistefa revolucio ricevis la nomon pro tio, ke la soldatoj atendantaj sur stacioj la envagonigon, rifuzis la obeemon kaj anstatxuanstataŭ la blazona ĉapela insigno kaj antatxuanstataŭ la butonoj, alfiksis [[kalistefo]]jn. La sola viktimo de la revolucio estis grafo [[István Tisza]], kiun mortpafis soldato en sia hejmo, ĉar li kulpigis la grafon pro la longtempaj suferoj de la milito.
 
La nova ŝtato – gvidata de grafo Mihály Károlyi – estis traktita kiel venkita malamiko de la antanto. Oni subskribis la 13-an de novembro en Belgrado armisticon, kiu deklaris la demarkaciajn liniojn, malanatxu kiujn devintus retiriĝis la hungaraj fortoj.
Linio 15:
La teritorio de la burĝa demokratia „Popola respubliko” ŝrumpiĝis de tago al tago kaj la demarkacia linio jam trapasis la etnajn limojn, la landon invadis ĉeĥaj, rumanja kaj sudslavaj trupoj. La publika provizado estis katastrofa, dekmiloj fuĝis el la okupitaj teritorioj en internon de Hungario. En la senesperiga situo, la homamasoj radikaliĝis, tion helpis ankaŭ la bolŝevikaj agitatoroj, kiuj ĵus alvenis el Rusio.
 
[[Mihály Károlyi]], ĝistiama ĉefministro iĝis la 11-an de januaro 1919 provizora respublika prezidento, ekde 19-an de januaro, prezidento de la Popola resbubliko. La ĉefministro iĝis ĝistiama justicministro [[Dénes Berinkey]].
 
La maldekstraj socialdemokrataj gvidantoj ektraktadis kun la komunistaj gvidantoj, enprizonigitaj pro organizo de tumultoj. Kiam la antanto[[entento]] elpaŝis per novaj teritoriaj postuloj (Vix-registro), la senpova Mihály Károlyi volis transdoni la potencon al iu partio de la registaro, sed la Hungara Socialdemokrata Partio interkonsentis kun la Hungaria Partio de la Komunistoj kaj oni kreis – laŭ rusa bolŝevika ekzemplo – la Hungaran Konsilantaron.
 
[[Kategorio:Historio de Hungario]]