Turo (rivero): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
==La suba rivero==
Nun la Turo forlasas la distrikton Togenburgo kaj nun fluas nord-okcidenten direkte al la [[Kantono Turgovio]]. Ĉe [[Bischofszell]] alfluas al ĝi la rivero [[Sitter]] kaj ĉe [[Fraŭenfeld]] la rivero [[Murg (Turo)|Murg]]. La rivero nun forlasas la Kantonon Turgovio kaj trafluas la [[Andelfingen (distrikto)|distrikton Andelfingen]] de la [[Kantono Zuriko]]. Proksime de [[Flach]] kaj [[Ellikon ĉe Rejno]] la Turo alfluas la [[Rejno|Rejnon]].
 
==Inundoj de la suba rivero==
La rivero Turo en printempo kaj aŭtuno je fortaj fulmotondroj povas subite alporti multe da akvo kaj regule kaŭzas inundojn en la regiono de la malsupra Turgovio kaj la zurika distrikto Andelfingen. En la 19-a kaj 20-a jarcento oni batalis kontraŭ tiu-ĉi danĝero konstruante remparojn kaj digojn. Pro la [[tutmonda varmiĝo]] la forteco de fulmotondraj pluvegoj en la lastaj jaroj draste multiĝis kaj la digoj ofte ne plu sufiĉas. Tial oni lastatempe shanĝis la politikon kaj redonis al la rivero terenon por inundi, renaturigante la riveron. Tio ebligis ankaŭ la revenon de multaj sovaĝaj bestoj kiel kastoroj, aproj kaj diversaj birdoj kaj fiŝoj.