Bolak: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
Bolak estas [[miksa lingvo]], kvankam ĝia vortprovizo estas aposteriora, ĝia gramatiko estas tre malsama al naturaj lingvoj.
 
Bolak estas aglutina lingvo kaj iom similas al [[Esperanto]], sed dum Esperanto uzas aglutinecon ĉefe logike, en Bolak, la afiksoj estas ĉefe emociaj.
 
==Alfabeto kaj prononco==
Linio 154 ⟶ 156:
 
 
Nomoj en Bolak devas en ĝiaj radikaj formoj eki kaj fini per unu aŭ du konsonantoj. Ili ne povas esti ч aŭ d. Normale tiuj radikoj estas unusilabaj kiuj ne povas esti identaj al iu afikso. Pro tio, kelkaj vortoj kiel "sigar" (cigaro) estas du silabaj. Oni faras la pluralo per -u: sigar/sigaru (cigaro/cigaroj), kval/kvalu (ĉevalo/ĉevaloj). La inan formon oni faras per prefikso u-, kaj estas ankaŭ la prefikso stu- por viraj estoj: kval/ukval/stukval (ĉevalo/ĉevalino/virĉevalo).
 
Kvankam estas neregulaj inaj nomoj de familianoj, oni povas fari ĝin ankaŭ regule:
 
*per: patro;
*mer aŭ uper: patrino;
*lonk: onklo;
*tant aŭ ulonk: onklino;
*man: viro;
*fem aŭ umen: viro.
 
Por formi kunmetajn vortojn, oni bezonas uzi la [[infikso]]n -u-: kafumilv [kaf (kafo) + u + milv (muelilo) = kafmuelilo); dormukar [dorm (dormi) + u + kar (vagono) = litvagono].
 
 
 
Sufiksoj (la komparo al Esperantaj afiksoj estas kvazaŭa):
 
*-or : -[[ist]]-, -[[ant]]- (spil = ludo; spilor = ludisto, ludanto);
*-ort : -[[ej]]- (pan = pano; panort = panejo);
*-in : -[[in]]- (nur virinaj titoloj akiritaj per edzineco: reks = reĝo; reksin = regino, sed kvin = reĝino laŭ propra rajto);
*-as : -[[eg]]-;
*-et : -[[et]]-;
*-an-: -[[an]]- (nur loĝantoj);
 
Linio 168 ⟶ 192:
Aliaj nombroj: 100: son; 101: son ven; 125: son dovis kel; 200: dovson; 1000: mel; 2015: dovmel dikel; 10000: dismel; 100000: sonmel; 1000000: mlon.
 
Per -am oni faras araj nombroj: venam (unueco); dovam (paro), teram (trio), ktp. Per -em oni faras ordajn nombrojn: venem (unua), dovem (dua), terem (tria), ktp. Per -ip oni faras oblajn nombrojn: dovip (duoblo), terip (trioblo), farip (kvaroblo), ktp. Per -om, oni faras onajn nombrojn: sonom (centono), melon (milono), dovom (duono), ktp. Per -erl oni faras specajn nombrojn: doviserl (dudek tipoj da), sonerl (cent tipoj da) ktp. Per -olt oni faras fojajn nombrojn: venolt (unufoje), didovolt (dekdufoje), kelisolt (kvindekfoje), ktp.
 
----
 
Verboj en Bolak havas tempojn kiuj iom malsamaj al naturaj lingvoj kaj tute malsama al indeŭropaj lingvoj:
 
*Eterna: lovi (ami)
*Prezento: lovo (esti amanta)
*Pasinto: love (esti aminta)
*Future lova (esti amonta)
 
La verboj, kiel en Esperanto, ne varias laŭ persono kaj la pronomo (aŭ nomo) devas veni eksplicita: Me lovo (mi estas amanta), te lova (ci estas amonta). La verboj havas du formojn: jesa kaj nea. Por formi nean formon oni devas meti u-: Me ulovo (mi ne estas amanta). Verboj ankaŭ havas du voĉojn, aktivan kaj pasivan. Por formi pasiva voĉon oni metu -u- inter radiko kaj tempa sufikso: me lovuo (mi estas amata), me ulovuo (mi ne estas amata).
 
 
 
=Ekzemploj=
 
Patro Nia