Ŝtofo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
listo de ekzamplaj ŝtofoj
Linio 1:
Ŝtofo estas [[teksaĵo]] por aparta uzo, ekzemple vestoj.
 
Ekzemplaj ŝtofoj:
* [[gazo]] (Delikata travidebla ŝtofo el silko aŭ lino)
* [[indieno]] (Maldensa kotona kolordesegnita teksaĵo)
* [[juto]] (Teksebla materialo ekstraktata el juto-planto t.e. [[korkoro]])
* [[kalikoto]] (Kotona teksaĵo, similanta tolon sed pli dika ol perkalo)
* [[kanabo]] (Teksaĵo el kanabo-planto t.e. [[kanabacoj]])
* [[kanvaso]] (Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni faras pentraĵon, brodaĵon, punton, ktp)
* [[katuno]] (Malpeza kotona teksaĵo, ĝenerale surpresita per koloraj desegnaĵoj)
* [[kotono]] (Teksaĵo el blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo)
* [[kretono]] (Fortika tolo el kanabo aŭ kotono aŭ lino aŭ lano, uzata por kurtenoj)
* [[lino]] (Tolo farita el lino-planto t.e. [[linacoj]])
* [[muslino]] (Delikata maldensa kaj malpeza ŝtofo el kotono, lano aŭ silko)
* [[nankeno]] (Unukolora, ordinare helflava ŝtofo el kotono, origine fabrikata en la ĉina urbo Nankeno)
* [[perkalo]] (Delikata densa katuno)
* [[tiko]] (Tolo el duobligitaj fadenoj, ofte striita lina kaj uzata kiel sako de matraco)
* [[tolo]] (Teksaĵo farita el lino aŭ kanabo)
----
Konsistiga materia substanco havanta proprajn ecojn; materialo: la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj.