Émile Boirac: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Robert-boirac.jpg|thumb|Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912)]]
 
'''Émile BOIRAC''' [emil' bŭarak'] estis [[franca esperantisto]], doktoro pri [[filozofio]], [[filozofo]] kaj rektoro de [[Akademio de Esperanto]]. Naskiĝis je la [[26-a de aŭgusto]] de [[1851]] en [[Guelma]] ([[Alĝerio]]), mortis je la [[20-a de septembro]] de [[1917]] en [[Dijon]]. Estis nomita rektoro de la Universitato de [[Grenoble]] ([[1898]]) kaj de Dijon ([[1902]]).
 
Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco ''"La Ideo de la [[fenomeno|Fenomeno]]"''; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, [[Renouvier]] kaj [[Fouilée]] pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la [[ideismo|idealismo]]-[[fenomenismo]]. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Dijon. En [[1900]] li estis varbita al Esperanto per leteroj de [[Meray]]. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la [[1a UK 1905|unuan UK en Boulogne-sur-Mer]] ([[1905]]). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de [[L. L. Zamenhof|D-ro Zamenhof]] kiel prezidanto de la [[Lingva Komitato]], li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la [[Ido|Idistaj]] atakadoj. Lia raporto al la [[4a UK 1908|Kvara Kongreso]] pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia [[Esperanto-vortaro|granda Vortaro E-E-a]] estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj francaj (speciale en la [[Revuo Pedagogia]]) kaj [[Esperanto-gazeto|esperantaj]] (kiel [[la Revuo]]),