Diskurso apud Gettysburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
==La Esperanta traduko==
:[[1776|Antaŭ okdek sep jaroj]], niaj patroj fondis, sur ĉi tiu mondoparto, novan nacion, kiu estis konceptita en [[libereco]] kaj dediĉita al la propono ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.
 
:Nun, ni engaĝiĝas en grandega enlanda milito por ekscii ĉu tiu nacio, aŭ iu nacio, tiele konceptita kaj dediĉita povas longtempe daŭri. Ni kunvenis sur grandegan batalkampon de ĉi tiu milito. Ni venis por dediĉi parton de ĉi tiu kampo kiel fina ripozejo por tiuj kiuj ĉi tie donis sian vivon por ke tiu nacio vivu. Estas tute taŭge kaj konvene ke ni farus tion. Tamen, en pli granda senco, ni ne povas dediĉi, ni ne povas sanktigi, ni ne povas beni, ĉi tiun terenon. La kuraĝuloj, ĉu vivaj ĉu mortaj, kiuj luktis ĉi tie sanktigis ĝin multe pli altnivele ol povus nia mallerta kapablo pligrandigi aŭ malgrandigi ĝin. La mondo apenaŭ atentos kaj nelongtempe memoros tion, kion ni diras ĉi tie, sed ĝi neniam povos forgesi tion, kion ili faris ĉi tie.