Selĝukoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
La hegemonio de la imperio produktiĝis dum la reĝado de lia filo kaj sukcedanto [[Malik Ŝah]] (1072 -[[1092]]), danke parte al la povo de la irana [[veziro]] Nizam al-Mulk, vera politika kaj militista genio de la epoko de Malik Shah. La Selĝukoj iraniiĝis ekde la komencaj momentoj de ties imperio, adoptante la [[Persa lingvo|farsi]] kiel oficiala lingvo, kaj pro tio multaj estroj estis persoj. Malik Ŝah regis super Transoksianio, Kermán, [[Jerusalemo]], [[Damasko]] kaj Anatolio. La sultanoj disponis je povega armeo kaj ordigita civila administrado (prezidita de la [[divano]]) kaj je granda nombro de indiĝenaj funkciuloj aŭ [[mamelukoj]]. Per la lernejoj (madrasa) garantiis la renovigon de la [[sunaismo]]. La konsidero de la turka [[ŝtato]] kiel familia heredaĵo permesis la sultanon disdoni provincojn, provokante la disiĝon de la [[Imperio]] en multaj malgrandaj sultanlandoj kiel tiuj de [[Kermano]] (1041-1186), [[Irako]] (1118-1194), [[Sirio]] (1078-1117), kiuj malfortiĝis rapide. Post la morto de la sultano eksplodis civila milito kiu finis la imperion. Jurasano estis la unua regiono kiu liberigis sin el la turka povo post insurekcio, dum la ''[[atabego|atabegoj]]'' aŭ lokaj guberniestroj konvertiĝis en fakte reĝoj de Irano, Irako, [[Sirio]] kaj la regiono de [[Yazira]]. En Sirio kaj la zono de [[Kirmano]] (Irano) eliris kelkaj portempaj regnoj kiuj fruntis la mortonta selĝuka ŝtato. La lasta sultano de la dinastio estis [[Toğrül la 2-a]] ([[1176]]-[[1194]]), kiu mortiĝis dummilite kontraŭ la sendependaj estroj de la regiono de Juarizmo.
==Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm==
La teritorio kiu pluhavis sian identecon dum kelkaj jardekoj estis tiu de la sultanlando de Rum (1081-1302). Fondita de [[Solimano ibn Kutulmis]], sub la hegemonio de la [[Bizanca Imperio]] por kio ties trupoj militis kiel pagita armeo; tiu sultanlando setliĝis en [[Anatolio]] kaj disvastiĝis tra [[Mezopotamio]] kaj [[Armenio]] kaj superregante kristanajn popolojn: grekoj, sirioj kaj armenioj. La plej brila etapo estis sub la regado de [[Kajkubad la 1-a]] (1221-1237). Ĝi disponis el haveno en la [[Mediteraneo]], nome [[Antalya]], tra kiu ĝi realigis funkciojn de komerca ligo inter [[Orienta Azio]] kaj [[Eŭropo]]. Post [[1243]], la mongolaj militekskursoj detruis la sultalandon, kiu disiĝis en multnombraj turkomanaj [[emirlando]]j, vasaloj de la mongoloj. Alia el tiuj sultanlandoj, tiu de la osmanlioj, estos la origina kerno de la futura [[Otomana Imperio]]. Ĉirkaŭ [[1276]] la Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm perdis fakte ĉiun sian povon, kvankam teorie ili pluhavis ĝin ĝis [[1307]].
 
===Reĝoj de la Selĝuka Dinastio [[1037]]-[[1157]]===