Evgeni Georgiev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis kategoriojn
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Evgeni GEORGIEV''' estas bulgaro, kiu naskiĝis en 1955. Lia vivo pasis en du landoj: Bulgario kaj Aŭstrio. En la aŭstra ĉefurbo Vieno li fariĝis doktoro pri filozofio (disertacio pri Hugo von Hofmannsthal). Profesie li estas ĵurnalisto kaj specialisto pri [[merkatiko]].
 
Esperanton li eklernis kiel 14-jara knabo en sia naskiĝurbo Sofio, Bulgario. Li aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movadoj: Bulgara Esperanto-Asocio (1978-1990), [[TEJO]] (1978-1982) kaj TEĴA (1983-1995). Li laboris multajn jarojn kiel redaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto (1982-1984, 1987-1992) kaj kiel redaktoro ĉe la Eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio (1984-1987). Krome li estas kunkompilinto de la bulgara-esperanta poŝvortaro (1992). Kunlaboranto de [[Monato (gazeto)|MONATO]] li fariĝis en 1991, kaj redaktoro de la rubrikoj ''Hobio'' kaj ''Turismo'' respektive en 1992 kaj 1996.