Diglosio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bar, br, cs, de, el, en, es, eu, fi, fr, ga, gl, he, hr, id, it, ja, lt, nl, no, oc, pl, pt, sv, uk, wa, zh
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La [[sociolingvistiko|sociolingvistika]] situacio formale estas diglosia, kiam la [[dominata lingvo]] estas plimulta en la sociaj stratumoj kun malpli da prestiĝo kaj politika potenco, dum la [[dominanta lingvo|hegemona]] estas tiu de la dominanta klaso aŭ grupo, same kiel de la administracio.
 
La anoj de la malsuperaj klasogrupoj povas akcepti, ke la lingvoj havas malsamajn [[Lingvofunkcio|funkciojn]], kaj uzi ilin depende de la situacio, aŭ entrepreni procezon de [[Lingva anstataŭado|naturalizado]] al la hegemona lingvo, alprenante ĝin por ĉiuj okazoj kaj uzante la dominatan nur sporade. En tiuj ĉi okazoj, la intergeneracia transdono de la dominata lingvo estas ĉiam malfacila kaj ĝi perdas parolantojn en ĉiu generacio.
 
Ekstaras [[lingva konflikto]] ĉiam, kiam la parolantoj de la dominata lingvo volas transiri la truditajn limojn kaj [[Lingvonormaligo|normaligi]] ĝin, por ke ĝi okupu la lokon de la hegemona lingvo.