Stäfa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
Jam en la [[junŝtonepoko]] kaj la [[bronzepoko]] ĉe la lagobordo precipe en Uerikon setlis homoj en surfostaj domoj.
 
Unua dokumenta mencio datas el la jaro [[965]], kiam la imperiestro [[Oto la 1-a|Oto la granda]] donacis la bienon ''Urinchova'' (Ürikon) al la [[Monaĥejo Einsiedeln]]. Reĝo [[Oto la 2-a]] konfirmis en la jaro [[972]] la posedaĵojn de la monaĥejo, al kiuj apartenis ankaŭ ''Steveia'' (Stäfa) fiel. La kavaliroj de Üerikon, kies sidejo troviĝis supozeble tie, kie hodiaŭ staras la kavalirdomoj havis ankaŭ proksimajn rilatojn kun la Monaĥejo Einsiedeln. La kavalirdomoj estis konstruitaj en la jaroj [[1492]] kaj [[1531]] de la familio [[Wirz]], el kiu dum longa tempo venis la guberniestro de Einsiedeln en [[Ürikon]]Üerikon. Kuriozaĵo estis, ke la abato de Einsiedeln restis eĉ post la reformacio respondeca por la nomumo de la pastroj en la preĝejo de Stäfa kaj ke la Stäfanoj devis pagi interezojn al la Monaĥejo Einsiedeln ankoraŭ ĝis la 19-a jarcento.
 
En la jaro [[1794]] en la Legosocieto de Stäfa estis verkita la ''Memorando de Stäfa'', kiu postulis egalajn rajtojn de kampara kaj urba loĝantaro kaj la forigon de la feŭda sistemo. La registaro en Zuriko tamen ne pretis aŭskulti al la postuloj de la Stäfanoj kaj en la jaro [[1795]] zurikaj trupoj opupis la komunumon. La zurika registaro tamen povis teni sin nur ĝis la jaro [[1798]], kiam la trupoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] alvenis kaj liberigis la urbon. La iniciativo por la [[Tago de Uster]] en la jaro [[1830]], kiu definitive kondukis al la demokratio en la [[Kantono Zuriko]] kaj poste en tuta [[Svislando]] venis ankaŭ el Stäfa.