Poŝtkarto: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
'''Poŝtkarto''' estas peco de [[kartono]] en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon, gluas [[poŝtmarko]]n kaj sendas la tuton sen plia aldonaĵo (do sen [[koverto]]) per [[poŝto]] al la ricevanto. La dua flanko de la karto povas esti plenigebla per plia skribaĵo de la sendanto, sed kutime konsistas el foto, de turisma vidindaĵo, de teme taŭga bildo (saluto okaze de aparta evento aŭ festo, malserioza karikaturaĵo respektive fotokunmetaĵo) aŭ de bildigita artaĵo.
 
La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas kvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la standardajnormaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de standardajnormaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).
 
La sekva galerio montras '''kvar ekzemplojn de [[Esperanto|esperantlingvaj]] bild-poŝtkartoj''':