Cigvino: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: ko:시그윈)
(Paĝo tradukita el [[:en:Cygwin|la angla]])
 
'''[[Cigvino]]''' (Cygwin) estas aro da [[libera softvaroprogramaro|libersoftvarajliberprogramaraj]] iloj origine disvolvitaj de [[Cygnus Solutions]] por permesi, ke diversaj versioj de [[Vindozo]] agu iom kiel [[Unikso|Uniksa]] sistemo. Ĝi ĉefe celas [[porti]] softvaron funkciantan en [[POSIX]]-aj sistemoj (kiel [[Linukso|Linuksaj]] sistemoj, [[Berkeley Software Distribution|BSD]]-aj sistemoj kaj [[Unikso|Uniksaj]] sistemoj), por funkcii en Vindozo kun malmulte pli ol rekompilado. Programoj portitaj kun Cigvino funkcias plej bone en [[Vindozo NT]], [[Vindozo XP]] kaj [[Vindozo Servanto 2003]], sed iuj el ili funkcias tolereble en [[Vindozo 95]] kaj [[Vindozo 98]]. Cigvinon plu disvolvas, inter aliaj, dungitoj de [[Red Hat]].
 
Nuntempe, similajn kapablojn ofertas la [[Microsoft]]-aj [[Uniksaj Servoj]], kiuj inkluzivas la sub-sistemon [[Interix]].
Cigvino ekestis en [[1995]] kiel projekto de [[Steve Chamberlain]], dungito de Cygnus, kiu konstatis, ke NT kaj 95 uzis [[COFF]]-on kiel sian objektoprograma formato, kaj ke GNU jam enhavis subtenon por [[x86]], COFF, kaj la funkciaro [[newlib]] de la programlingvo C, tiel ke, almenaŭ teorie, ne devus esti tro malfacile redirekti GCC-on havigante al si [[transkompililo]]n produktantaj ekzekuteblaĵojn funkciantajn ĉe Vindozo. Tiel montriĝis ankaŭ en la praktiko, kaj prototipo rapide estis preta.
 
La sekva ŝtupo estis provi butstrapi la kompililon ĉe Vindoza sistemo, sed tio postulis sufiĉan emuladon de Unikso por permesi, ke la [[GNU konfiguro|GNU-konfigura]] [[ŝela skribo]] funkciu, kio bezonis ŝelon kiel [[bash]], kiu siavice bezonas [[forko (softvaro)|forkadon]] kaj [[standard streams|standardajnnormajn legadon kaj skribadon]]. Vindozo enhavas similajn kapablecojn, tiel ke la propre dirata Cigvina finkciaro nur bezonas traduki la vokojn kaj zorgi pri privatajn strukturojn de donitaĵoj, ekzemple [[slipara priskribilo|sliparajn priskribilojn]].
 
Jam en [[1996]], aliaj inĝenieroj aliĝis al la projekto, ĉar evidentis, ke Cigvino estos utila maniero liveri la "enŝovitajn" ilojn de Cygnus gastigataj ĉe Vindozaj sistemoj (la antaŭa strategio estis uzi [[DJGPP]]). Ĝi estis aparte alloga, ĉar eblis fari tridirektan transkompiladon, ekzemple uzante potencan [[laborstacio SUN|SUN-an laborstacion]] por kunmeti, ni diru, transkompililon de Vindozo al [[MIPS]], kio estis pli rapide ol uzi la tiutempan PK. Ek de ĉirkaŭ [[1998]], Cygnus ankaŭ ofertis la Cigvinan pakaĵon kiel meminteresan produkton.