Amerika fuliko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Linio 35:
La procezo komencas per '''bruema ceremonio''' kiam la paro alvokas sin unu la alian per voĉo kaj ĉefe per akvoplaŭdado, la ino subigas la kapon invitante la virbirdon seksumi. Ambaŭ konstruas neston el mortaj kanoj kaj herboj proksime de la akvobordo inter alta kanaro aŭ sur subakvaj baroj proksimaj de la surfaco; por tio foje la fulikoj kondutas agreseme eĉ por rabi nestojn de aliaj birdoj, kies idoj foje iras en akvon; en tiu nesto la ino demetas almenaŭ 6 (ĝis 10) rozblankecajn ovojn kun brunaj aŭ grizaj punktoj. Foje eĉ demetas sur nestoj de aliaj birdoj. Kovado, farata de ambaŭ gepatroj, daŭras iom pli ol 3 semajnoj.
 
La idoj post eloviĝo havas nigran lanugon tutkorpe escepte iom da oranĝflavega ĉirkaŭkole kaj plie ruĝan ĉekape. Ili [[elnestiĝo|elnestiĝas]] eĉ nur post 1 tago kaj sendependiĝas post unu aŭ du monatoj.
 
[[Dosiero:Gathering of Coots KSC00pp0238.jpg|thumb|250px|left|Kuniĝantaj fulikoj en Nacia Rifuĝejo de insulo [[Merritt]].]]