Poŝtaŭto: Malsamoj inter versioj

1 308 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
==En ciferoj==
Poŝtaŭto funkciigas nuntempe en Svislando 798 poŝtaŭtobusliniojn kun en tute 1995 poŝtaŭtobusoj. La lini-reto de la entrepreno longas 10'363 kilometrojn, tio estas la duobla de la svisa fervoja relreto kaj la trioblo de la reto de la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]]. Poŝtaŭto Svislando transportas jare proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj.
 
==Historio==
La unua linio poŝtaŭtobuso ektrafikis la 1-an de junio [[1906]] inter [[Berno]] kaj [[Detligen]]. [[1919]] sekvis en la regiono de [[Sempiono]] la linioj super la [[Alpoj|alpaj]] [[montpasejo|montpasejoj]]. Antaŭe jam ek de la jaro [[1849]] [[kaleŝo|ĉevalaj kaleŝoj]] estis utiligitaj. La Svisa Vojaĝpoŝto (germane: Schweizerische Reisepost), kiel la entrepreno nomiĝis ĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sukcesis akiri la koncesion por la plimulto de ĉiuj svisaj puslinioj. Grandan parton de la busoj la tiama ''PTT (Poŝto-, Telefono- kaj Telegrafokompanio)'' tenis mem. Tiuj busoj estis rekoneblaj per la flava koloro de la veturiloj kaj de la litero ''P'' sur la numerŝildoj anstataŭ la kutimaj kantonaj mallongigoj. La funkciigadon de la busoj la PTT transdonis plejparte al privataj entreprenoj, politikon, kion la entrepreno aplikas ankoraŭ hodiaŭ. La poŝtaŭtobusoj disponis plejparte malantaŭe pri granda pordo, kiu faciligis la ŝarĝon kaj malŝarĝon de poŝta trasportaĵo. La plej multaj busoj de la Poŝto estis svisaj fabrikaĵoj nome de [[Saurer]], [[Berna]] kaj [[FBW]], sed estis ankaŭ utiligitaj similaj busoj de [[Mercedes]] kaj [[Volvo]]. Tiuj modeloj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plejparte estis anstataŭigitaj per pli modernaj busoj.
 
==Eksteraj ligiloj==