Poŝtaŭto: Malsamoj inter versioj

729 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
==Historio==
La unua linio poŝtaŭtobuso ektrafikis la 1-an de junio [[1906]] inter [[Berno]] kaj [[Detligen]]. [[1919]] sekvis en la regiono de [[Sempiono]] la linioj super la [[Alpoj|alpaj]] [[montpasejo|montpasejoj]]. Antaŭe jam ek de la jaro [[1849]] [[kaleŝo|ĉevalaj kaleŝoj]] estis utiligitaj. La Svisa Vojaĝpoŝto (germane: Schweizerische Reisepost), kiel la entrepreno nomiĝis ĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sukcesis akiri la koncesion por la plimulto de ĉiuj svisaj puslinioj. Grandan parton de la busoj la tiama ''PTT (Poŝto-, Telefono- kaj Telegrafokompanio)'' tenis mem. Tiuj busoj estis rekoneblaj per la flava koloro de la veturiloj kaj de la litero ''P'' sur la numerŝildoj anstataŭ la kutimaj kantonaj mallongigoj. La funkciigadon de la busoj la PTT transdonis plejparte al privataj entreprenoj, politikon, kion la entrepreno aplikas ankoraŭ hodiaŭ. La poŝtaŭtobusoj disponis plejparte malantaŭe pri granda pordo, kiu faciligis la ŝarĝon kaj malŝarĝon de poŝta trasportaĵo. La plej multaj busoj de la Poŝto estis svisaj fabrikaĵoj nome de [[Saurer]], [[Berna]] kaj [[FBW]], sed estis ankaŭ utiligitaj similaj busoj de [[Mercedes]] kaj [[Volvo]]. Tiuj modeloj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plejparte estis anstataŭigitaj per pli modernaj busoj.
 
==Tarifunioj==
Poŝtaŭto Svislando kunlaboras firme kun la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]], kies ĝenerala abono kaj duontarifabono kaj validas por ambaŭ entreprenoj. La poŝtaŭobuslinoj ankaŭ estas komplete integritaj en la diversaj lokaj kaj regionaj tarif- kaj trafikunioj kiel ekzemple la [[Zurika Trafik-Unio]]. Same kiel la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] ĝi aplikas la [[kadenchoraro|kadenchoraron]], kio signifas, ke la horaroj de la buslinioj estas ekzakte adaptitaj al la horaroj de la trajnoj. Tio garantias, ke vi povas en regula kadenco la tutatan tagon per publikaj trafikiloj atingi en Svislando eĉ la plej kaŝitan montaran setlejon kaj fakte entute ne bezonas privatan aŭtomobilon por moviĝi en la lando.
 
==Eksteraj ligiloj==