Angla enlanda milito: Malsamoj inter versioj

853 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
 
====La Protektorato de Cromwell (1653 - 1660)====
La neceso, ke la armeo kontrolu la situon provokis tuje la ŝanĝon de la Respubliko en militista diktaturo regata de Cromwell laŭ la radikala [[puritanismo]]. Li nuligis la Ĉambron de la Lordoj kaj centrigis sian povon en la armeo kaj la [[Ĉambro de la Komunuloj]]. Unu de la plej signifaj leĝoj de tiu periodo estis la [[Aktoj de Navigado]]. La sukceso de Cromwell okazis ĉar li kapablis pluhavi la pacon kaj la stabilecon, kaj havigi la necesajn resursojn por la religia toleremo por nekatolikaj grupoj. Pro tio, la [[judo]]j, kiuj estis forpelitaj de Anglio en [[1290]], povis reveni en [[1655]]. La energia ekstera politiko de Cromwell kaj la sukcesoj de la Armeo kaj de la Floto havigis al Anglio grandan prestiĝon eksterlande. La angloj, aliance kun Francio, forprenis [[Dunkerko]]n el Hispanio en 1658, atingante tiele fortikaĵan urbon en la kontinento ekde kie invadi [[Calais]], urbo kiun Anglio estis perdinta antaŭ 100 jaroj.
 
Tamen la politika situacio retis malstabila kaj kontraŭis la Protektantan Lordon kontraŭ la Parlamento iome malfortigita de tiu, kiu klopodis ŝanĝi la principojn de la Konstitucio. En 1657 li akceptis la nomitan Humilan Peton kaj Konsilon: peto krei duan parlamentan ĉambron kaj povecon nomumi lian sukcedonton, sed li ne akceptis la titolon de reĝo.
 
Je la morto de Cromwell, la 3a de septembro de [[1658]], la Respubliko fandiĝis. Cromwell estis enterigita en la Abatejo de [[Westminster]] kaj lia filo, Richard Cromwell, kiun li estis nomuminta sian sukcedonton, estis malkapabla pluhavi la povon. La generalo George Monck kunvolis la parlamenton kie oni decidis restarigi la monarkion kaj la Ĉambron de la Lordoj en 1660.
=== Restarigo de la familio Stuarto: Karlo la 2-a (1660 - 1685) kaj Jakobo la 2-a (1685 - 1688) ===
[[Image:Charles II of England.png|thumb|250 px|Karlo la 2-a restarigis la dinastion Stuarton.]]
En [[1660]], [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] restarigas la monarkion kaj la dinastion Stuarton en [[Britio]], pluhavonta poste relativan trankvilecon post la fino de la enlanda milito.
 
[[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobo Stuarto]] (frato de Karlo la 2-a) iĝis lordo kaj [[Admiralo|supradmiralo]] de Anglio. En [[1672]] Jakobo anoncis publike sian konverton al la [[katolikismo]]. Venontjare, la angla Parlamento aprobis la Akton de Pruvo, laŭ kio la katolikoj iĝis kontraŭleĝaj por la posedo de publikaj postenoj, kaj Jakobo demisiis kiel supra [[admiralo]]. En [[1679]], la Ĉambro de la Komunuloj klopodis ekskludi Jakobon el la trono, malsukcese.
 
== Vidu ankaŭ ==
Sennoma uzanto