Wädenswil: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zwobot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: lmo:Wädenswil
Linio 22:
 
==Historio==
Trovaĵoj sur la duoninsulo Au pruvas, je Wädenswil jam antaŭ 5000 jaroj en la [[bronzepoko]] estis loĝata. Unua dokumenta mencio de la urbo Wändenswil okazis en la konventfondletero de la [[Monaĥinejo Fahr]]. La autentikeco de la letero tamen ne estas tute certa. En la jaro [[1287]] la regnejo Wädenswil estis vendita de la Libersinjoro Rudolf la 3-a pro monmanko al la [[johanitanoj]] de [[Bubikon]]. Wädenswil fariĝis [[komandorejo]] de la johanitanoj. Post la reformacio la johanitanoj vendis Wädenswil kun ĉiuj rajtoj al la urbo [[Zuriko]]. En Wädenswil estis konstruita kastelo en [[1550]]por [[vokto|kamparvokto]]. Laŭ decido de la [[Svisa Dieto|Dieto]] de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] la kastelo Wädenswil devis estis detruita en la jaro [[1557]], ĉar [[Ŝvico]] sentis sin minacata de la fortiĝinta [[urbo-ŝtato]] Zuriko. La ribelon de Wädenswil en la jaroj [[1645]] kaj [[1646]] Zuriko sukcese frakasis per helpo de urbofidelaj subuloj. Post la frakaso de la regnado de Zuriko dum la [[Helveta Respubliko|helveta revolucio]] en la jaro [[1798]] la urbo aliĝis al la nova distrikto Horgen.
 
En la 19-a jarcento Wädenswil en la kadro de la [[industriiĝo]] forte kreskis kaj ekprosperis.