Berlina informilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== redaktantoj ==
Gerd Bussing (1980 - februaro 1990)
 
Partopreninte jam en unu Universala Kongreso, mi kiel relative freŝa esperantisto serĉis praktikan aplikeblecon de mia lingvokono. Kiam printempe de 1980 subite mortis la multjara redaktoro de Berlina Informilo, [[Hans Breitenbach]] (1924-80), mi tuj pretis transpreni lian postenon. Komence aro da esperantistoj provis produkti nian ĉiumonatan revueton dum la ĵaŭda kunveno en Falkstrato 25, sed tio ne prosperis, ĉar, kiel konate, „tro da kuiristoj kaĉon difektas“.
 
Mia laborilo estis ordinara skribmaŝino, regis ja ankoraŭ la antaŭkomputila tempo. Komparante la eksteraĵon de niatempa ekzemplero kun tiama, oni rimarkas okulfrapan diferencon.
 
Mi preskaŭ neniam tajpis la du paĝojn sinsekve, sed unuope surpaperigis la artikolojn, poste mi eltondis ilin kaj surgluis sur A4-foliojn, tiel ricevante la fotokopipretajn matricojn. La rezulto ne ĉiam estis kontentiga. Sed ĝenerale neniu plendis pro tio.
Kvankam la plej grandan parton de la enhavo mi mem kolektis kaj kompilis, mi havis plurajn pli malpli regulajn informantojn. Unu el ili estis [[Werner Heinrich]] (1905 -1999), kiu konsile kaj kritike akompanis mian redaktoran laboron dum multaj jaroj.
 
Partopreno en la estrarkunsidoj kaj kontakto kun la grupestroj estis por mi devigaj. Necesis akurate informi ne nur pri la diversaj lokaj renkontiĝoj kaj aranĝoj, pri naskiĝtagoj kaj jubileoj, sed ankaŭ pri Esperanto en Germanio kaj en la tuta mondo. Gravis ankaŭ telefonaĵoj kun reprezentantoj de GEA.
Linio 15:
Nemalofte atingis min korespondpetoj el eksterlando. Mi foje garnis la paĝojn per sciindaj komunikaĵoj el la gazetaro, al kiu mi havis konstantan aliron pro mia profesia laboro.
 
Berlina Informilo havis tiam eldonkvanton de 230 ekzempleroj, kiujn mi povis malaltkoste produktigi en la presfako de mia laborejo. Cetere, ankoraŭ nun ĝi estas fotokopiata tie. La faldado, enkovertigado, afrankado, stampado ktp. okazis plejparte en la ĵaŭda rondo aŭ en „Villa„[[Villa Kreuzberg“Kreuzberg]]“. Dumtempe tiun ĉi laboron faris [[Holger Tautorat]] sola.
La lasta numero de Berlina Informilo , kiun mi redaktis, estis tiu de Februaro 1990, preskaŭ precize dek jarojn post mia redaktora debuto.