Montpasejo: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
En ĉeno de montetoj aŭ en [[montaro]] '''montpasejo''' (ankaŭ '''interspaco''', '''breĉo''', '''fendo''' aŭ '''selo''') estas plej malalta punkto, kiu permesas pli facilan transiron. Laŭ la vojo tra la montaro montpasejo estas la plej alta punkto en sia ĉirkaŭaĵo (klasika topografia difino de "selo").
 
Ĉar montoj en antikvaj tempoj estis konsiderindaj baroj por vojaĝantoj, montpasejoj ludis gravan eĉ ŝlosilan rolon por [[komerco]], [[milito]] kaj [[migrado|(popol)[[migrado]].
 
[[Topografio|Topografie]] montpasejo havas la ĝeneralan formon de [[selo]] inter du montoj. Por fontoj en ĝia proksimeco montpasejo estas [[akvodislimo]]. Kelkaj montpasejoj estas mallongaj laŭ krutaj [[deklivo]]j, aliaj konsistas el plurkilometre longaj valoj, kies plej alta punkto ne percepteblas per "nuda okulo" sed nur per geodezia mezurado.