Ulrich Becker: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
Komence de la 90-aj jaroj li fondis kun [[Mark Fettes]] kaj [[Märtha Andreasson]] la internacian esperantistan por-Unesko-asocion „[[Monda Kunagado]]“, kiu eldonis dum kelkaj jaroj la revuon „Monda Forumo“. Becker instigis diskutojn kaj projektojn, kunverkis kaj eldonis la kolekton de intervjuoj kun esperantistoj „Vivprotokoloj“.
Ulrich Becker partoprenis plurfoje en la [[Belarta Konkurso|Belartaj Konkursoj]] de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]), kaj en 1990, 1991 kaj 1995 gajnis plurajn premiojn, i. a. Premion Nova Talento, Duan Premion kaj dufoje Unuajn Premiojn (1991 kaj 1995), iuj en prozo, kaj unufoje Honoran Mencion en poezio.
 
Li estis kunfondinta membro kaj estrarano en Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL - Asocio por Interlingvistiko), kaj i. a. helpis redakti por ĝi dum pluraj jaroj la ĉiujaran „Beiheft“ (40- ĝis 120-paĝa kajero kun la sciencaj materialoj de la kolokvoj de [[GIL]]).
 
Linio 27 ⟶ 28:
Same en 1996 li kunfondis la eldonejon Mondial, en kiu li redaktis kaj eldonis i. a. la majstran tradukon fare de [[Karl Schulze]] de ambaŭ partoj de la dramo Faŭsto de [[Johann Wolfgang Goethe]].
 
En 1998/99 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la [[99UK|Berlina Universala Kongreso]] de Esperanto, dum kiu li respondecis pri ĉiuj kulturaj kaj artaj aranĝoj, kaj krome helpis prizorgi la Interretan prezentadon de la Kongreso.
En 1999 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li studis publicadon en Pace-Universitato. De 2000 ĝis 2002 li estis unu el la reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN).