Preĝejo Sankta Brigita (Londono): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:28, 21 feb. 2008

La preĝejo Sankta Brigita (anglalingve St Bride's Church) estas preĝejo lokita en la kvartalo City de Londono, la ĉefurbo de Britio. Ĝi viciĝas inter la plej antikvaj kultlokoj de la areo : la unua preĝejo eble datiĝas de la 7-a jarcento, kiam konvertiĝis la Saksoj. Ĉar la protektantino de la preĝejo estas Sankta Brigita, oni sugestis, ke ĝi estis fondita de keltaj monaĥoj.

Sonorilturo de la preĝejo Sankta Brigita, vidita el Fleet Street.

La plej freŝdata versio de la konstruaĵo estis plenumita de Christopher Wren en 1672 ĉe la strato Fleet. Pro sia situo, la preĝejo estis longe asociita al ĵurnalistoj kaj gazetoj. Ĝi estas distinga gvido-punkto en la londona pejzaĝo, ĉar videbla el multaj variaj lokoj. La preĝejo altas 69 metrojn kaj la dua plej alta preĝejo fare de Wren (nur la katedralo Sankta Paŭlo havas pli altan pinton).