Instruado en Berlino: Malsamoj inter versioj

e
e (Nova paĝo: Instruado en orienta Berlin Instruado en okcidenta Berlin ==Andreo Cseh en Berlin== Andreo Cseh precipe per la evoluigo de sia instrumetodo por Esperanto-instruado de intern...)
 
Kiel ano de la prusa parlamento (1893-1903) li en 1898 atentigis pri la detruado de la hejmregiona naturo kaj postulis konservi ĝin en sia stato. Laŭ lia postulo nur en 1906 estis kreita „Brandenburgia Provinca Komisiono por kultivado de la naturmonumentoj“, kies afergvidanto Wetekamp poste dum 14 jaroj estis. Ankaŭ kiel membro de la „Popolasocio Naturprotektado“ kaj kiel Honora Prezidanto de la „Naturprotekta kartelo Berlin-Brandenburg“ li agadis kaj uzis la lernejferiojn por trovi naturajn valoraĵojn en Brandenburgio, pri kiuj li povis zorgi. Malferma por novaj ideoj Wetekamp sekve de artikolo en pacifisma gazeto de [[Alfred Hermann Fried]], siatempe loĝanta en Schöneberg, lernis Esperanton kaj en 1903 kunfondis la unuan Esperanto-Grupon en Berlin.
 
Kiam prof. Ostwald en 1906 faris sian gravan prelegon en la Berlina Komerca Altlernejo antaŭ 600 berlinanoj por gajni speciale komercistojn, entreprenistojn, instruistojn kaj sciencistojn por la apliko de Esperanto, Wetekamp gvidis la aranĝon. Ni retrovas lin en 1922 inter la sciencistoj, kiuj subskribis la alvokon de intelektuloj favore al Esperanto. Li kunlaboris ekde 1922 en la ekzamena komisiono Berlin kaj en Novembro 1930 transprenis la prezidantecon de la Esperanto-Lernejo Berlin. En ĝi li kunlaboris kun alia konata reformpedagogo - [[Wilhelm Wittbrodt]], direktoro de Rütli-lernejo en Neukölln.
 
La 10an de Oktobro 1931 li gvidis kiel integra persono renkontiĝon de 50 esperantistoj, kiuj reprezentis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn en Berlin. Tie estis fondita „Ĝenerala komitato por komuna Esperanta laboro en Berlin“. Sed ĉiu agado ĉesis pro la „potenctranspreno“ fare de la faŝistoj.
2 209

redaktoj