Praga Printempo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 12 jaroj
e
e (roboto aldono de: vi:Mùa Xuân Praha)
*La '''14-a ĝis la 15-a de julio''': Reprezentantoj de [[Bulgario]], [[Hungario]], [[GDR]], [[Pollando]] kaj [[Sovetunio]] en kunveno en [[Varsovio]] aprobis koncepton de Breĵnev de malfermita [[letero]] adresita al KPĈ; laŭ la opinio de la "kvino" en Ĉeĥoslovakio perorganize firmiĝis kontraŭrevolucio. Enhavo de la letero estis miksaĵo de tre serioza averto kun rimarkeblaj elementoj de minaco (doktrino de Breĵnev kun rajto interveni en la internaj aferoj de la socialismaj landoj).
*La '''17-a de julio''': La prezidantaro de CK KPĈ aprobis respondon al la varsovia letero; ili per reteniĝema kaj pripensema tono rifutis la neprincipajn kulpigojn kaj nerajtigitan kritikon, ili rifuzis tezon pri la internacia helpo de la "kvino" defendi socialismon en alia lando. La 19-an de julio CK KPĈ aprobis la respondon. Post publikigo de la varsovia letero kaj la respondo al ĝi eksplodis [[lavango]] de konsentaj [[rezolucio]]j, [[telegramo]]j kaj leteroj de publiko. Tio gvidis al unuiĝo de civitanoj, al plifortigo de fido al la gvidantaro de KPĈ (78 % da civitanoj) kaj al la rajto por la propra, ĉeĥoslovaka vojo.
*La '''29-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto''': En [[ČiernáČierna nad Tisou]] (en trajna vagono) renkontiĝis anoj de la gvidantaro de KPĈ kaj de [[Komunista partio de Sovetunio]]; la renkontiĝon antaŭis la t.n. '''Mesaĝo de la ĉeĥoslovakaj partoprenantoj''', kies aŭtoro estis verkisto P. Kohout. Tuj publikiginte komencis amasa subskribado de la Mesaĝo (pli ol 1 miliono da subskriboj dum tri tagoj). La traktado estis tre drama, la gvidantaro de KPĈ ĉi tie prezentiĝis neunuece (tri ties anoj - Kolder, Bilak kaj Švestka tre unuiĝis kun la sovetaj argumentoj). La soveta flanko pligradigis premon al la ĉeĥoslovaka reformo; estis subskribitaj neniaj interkonsentoj, sed la soveta delegitaro estis forveturanta kun imago de "devligoj" de la gvidantaro de KPĈ "batali kontraŭ antisocialismaj fortoj". En la paso de la intertraktado estiĝis en la lando amasa agado nomita '''Fonduso de la respubliko'''; ĝi komenciĝis per formo de volontulaj laborskipoj kaj ĝi disvastiĝis inter la civitanoj en aspekto de [[mono|mon]]-donacoj kaj [[oro]] por la t.n. '''ora trezoro de la respubliko''' (ĝis la 21-a de aŭgusto la donacoj atingis altecon de 190,5 milionoj de [[Kronoj ĉeĥoslovakaj|Kčs]] kaj 60 [[kilogramo|kg]] da oro).
*La '''30-a de julio''': Moskva ĵurnalo ''Pravda'' presis leteron de 99 okupitoj de praga [[uzino Praga]] kun apelo por potenca interveno elflanke de Sovetunio.