Levantenio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 1:
[[Dosiero:Middle East Levant.jpg|thumb|200px|<center>
La regiono '''Levantenio''' (laŭ la [[hispana lingvo|hispana]] kaj [[itala lingvo|itala vorto]] "levante" por "regiono de la leviĝanta suno") en vasta senco estas ĉiuj landoj en la orienta parto de la [[Mediteranea Maro]], do ĉiuj landoj oriente de [[Italio]] kaj [[Grekio]], inkluzive de [[Turkio]], [[Libano]], [[Sirio]] kaj [[Egiptio]]. En malvasta senco la regiono aparte fokusigas la regionon, kiu inkluzivas la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj [[Sirio]], [[Jordanio]], [[Libano]], [[Israelo]] kaj [[Palestino]].
La vorto indikas eŭropan vidpunkton, kaj estis aparte ofte uzita en tekstoj de la [[mezepoko]]. En la germana lingvo oni nomumis la regionon ankaŭ ''Morgenland'', do "matena lando", kio ankaŭ aludas al la matena sunleviĝo en tiu regiono, se la observanto troviĝas en Eŭropo.
En la regiono Levantenio dum la [[
El eŭropa vidpunkto la regiono Levantenio iĝis aparte grava dum la komenciĝo de la dua jarmilo post Kristo, kiam la urbaj ŝtatoj de Italio pli kaj pli intensigis la komercadon kun la regiono. La [[kruc-milito]]j de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiuj gvidis eŭropajn kavalirojn aparte el [[Germanio]], [[Francio]] kaj [[Italio]] al Levantenio kaj aparte al la urbo [[Jerusalemo]], favorigis tiujn komercajn kontaktojn. Levantenio estis grava merkatejo por valoraj varoj - aparte [[spico]]j, [[teo]] kaj [[juvelo]]j - , kiuj ŝipe transportiĝis trans la [[Hinda Oceano]] kaj per la aziaj [[karavano|karavanaj]] vojoj, kaj kiuj interŝanĝiĝis kontraŭ eŭropaj varoj kiel ekzemple tukoj. La komercado kun Levantenio signife kontribuis al la riĉeco de italaj urboj kiel [[Ĝenovo]] kaj [[Venecio]]. La plivastiĝo de la [[Osmana Imperio]] tamen tre malhelpis tiun negocon, ĉar la osmanoj meze de la 15-a jarcento konscie blokis la komercadon inter Eŭropo kaj Levantenio. Pro la malkovro de novaj transmaraj ŝipaj vojoj inter Eŭropo, [[Arabio]] kaj [[Barato]] (Hindio) la ekonomia graveco de Levantenio malkreskis.
Dum la fino de la
== Pri la signifoŝanĝiĝo de la vorto "Levantenio" ==
Kiel menciite, dum la [[mezepoko]] la hispana kaj itala vorto "levante" unue simple havis la signigon "oriento", poste celis ĉiujn landojn oriente de [[Grekio]] (foje inkluzive de ĝi) kaj fine en malvasta senco la regionon de la hodiaŭaj ŝtatoj [[Sirio]], [[Jordanio]], [[Libano]], [[Israelo]] kaj [[Palestino]]. Dum la 19-a jarcento la vorto "levanteno" estis homo, kiu havis unu gepatron el Eŭropo kaj la alian el okcidenta Azio. En la komercaj urboj de Levantenio estas multaj tiaj homoj, kiuj plej ofte havis eŭropan komercistan patron kaj okcidente azian patrinon, kaj kompreneble ili estis kulturaj perantoj inter Eŭropo kaj okcidenta Azio.
Laŭ moderna kulturscienca koncepto la vorto "levanteno" tamen celas aparte ĉiujn romie katolikajn kristanojn en la [[
== Referencoj ==
* Stanley Gibbons: "Stamp Catalogue - Part 2: Austria & Hungary" ''[katalogo pri poŝtmarkoj - 2-a parto: Aŭstrio kaj Hungario]'', 6-a eldono 2002, pp 148-152
* Rienk M. Feenstra kaj aliaj: "Postal History, Postage and Revenue Stamps, Coins & Banknotes" ''[pŝta historio, poxstaj kaj impostaj markoj, moneroj kaj monbiletoj]'' (2001, ISBN 960-85275-6-2)
|