Orienta Bloko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
 
Ankaŭ iuj arabaj kaj afrikaj ŝtatoj kiel [[Demokratia Popola Respubliko Jemeno]], [[Respubliko Kongo]], [[Angolo]] kaj [[Etiopio]] dumtempe alkalkuliĝis al tiu bloko, ĉar ankaŭ ĉi-tie ekzistis reĝimoj forte subtenataj de [[Sovetunio]]. Dum pli postaj jaroj de la 20-a jarcento la politiko de tiuj socialismaj ŝtatoj pli kaj pli sendependiĝis de Sovetunio aŭ deviis malferme de la sovetunia politika direktiĝo.
 
== Novaj ŝtatoj ==
Post la disfalo de komunismo kaj disiĝo de [[Sovetunio]] kaj [[Jugoslavio]] post [[1991]] plej parto de la ĵus kreitaj ŝtatoj en la mondo aperis kiel eksaj partoj de tiuj du ŝtatoj. Tiele kreiĝis en tiu jaro el la partoj de Sovetunio ŝtatoj kiel [[Estonio]], [[Latvio]], [[Litovio]], [[Rusio]], [[Kartvelio]], [[Azerbajĝano]], [[Turkmenio]], [[Uzbekio]], [[Kazaĥio]], [[Kirgizio]], [[Taĝikio]], [[Ukrainio]], [[Moldavio]] kaj [[Bjelorusio]]. El Jugoslavio -sendepende de ĉu ĝi estis aŭ ne parto de la Orienta Bloko- eliris [[Slovenio]] kaj [[Kroatio]] ankaŭ en 1991, [[Makedonio]] en [[1993]], [[Bosnio-Hercegovino]] en [[1995]], [[Montenegro]] kaj [[Serbio]] en [[2006]] kaj laste [[Kosovo]] laŭ polemika situacio en [[2008]]. Krome ankaŭ el eksorientbloka ŝtato aperis [[Ĉeĥio]] kaj [[Slovakio]] en [[1993]]. Nur [[Namibio]] ([[1990]]), [[Eritreo]] ([[1993]]) kaj [[Orienta Timoro]] ([[2002]]) naskigixs sen rekta rilato al la Orienta Bloko kaj ties procezo de disfalo, sed al la fino de la procezo de [[malkoloniigo]].
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 26 ⟶ 29:
* [[Vetarmado]]
* [[Orienta Eŭropo]]
* [[Ĵuskreitaj ŝtatoj]]
 
[[Kategorio:Malvarma milito]]