Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
==Helpo==
Saluton! Mi finis ĉiujn komunumojn en [[Vas (Hungario)]] laŭ mia gusto, kaj nun mi faras la samon en [[Győr-Moson-Sopron]]. Estas granda diferenco, ke pli frue mi povis kopii bildojn, nun tio ne sukcesas. (Ekzemple pli frue [[Acsád]], nun [[Szakony]].) Estas tie ŝafokapo signifante la permeson. Mia tekniko estis tio, ke mi kopiis la tutan linion, poste mi ŝanĝis Kép al Dosiero. Nun tio ne sukcesas. Krome mi ŝatus ŝuti ankaŭ la blazonon, vane, mi ne komprenas, kial estas tio malpermesata. Krome mi nepre ŝatus kopii mapon de subregionoj [[Kistérség]].--[[Vikipediisto:Crosstor|Crosstor]] 07:49, 17. Sep 2007 (UTC)
 
:Kara, principe estas laŭdinda principe ĉiu verkado por Vikipedio kaj komunumo estas ja bona kampo por rapide aldoni multajn artikolojn al la vikipedio. Tamen ni vere evitu ĝeromojn. Por orientiĝo eble konsultu foje mian laboron rilate la komunumoj en [[Kantono Zuriko]], [[Svislando]]. Mi unue faris ampleksa tekston pri la kantono mem, tradukante el la germana kaj aldonante al propraj fontoj (la esperanta versio nun estas tie pli informo-hava ol la plej multaj nacilingvaj versio). - Iru ekzemple al [[Dielsdorf (distrikto)|distrikto Dielsdorf]]. - Vi bezonas ŝablonon por hungaraj komunumoj (tiun vi povas krei se tro granda penado, kopiante ekzemple la svisan). Koncerne vian problemon kun fotoj: Lasŭ via meto funkcias nur fotoj, kies fonto trovigas en commons. Se la foto tamen troviĝas en la hungara vikipedio, tiam oni unue devas alŝuti la dosieron aŭ al commons aŭ al la esperanta vikipedio, por ke ĝi funkciu. Kaj ankaŭ tre gravas, ke novaj artikoloj disponu pri la indikoj de la aliaj lingvoj, en kiuj tiu artikolo ekzistas. Ĉe komunumo minimu estu jenaj infromoj: Nomo, Distrikto, Provinco aŭ Kantono aŭ Federacilando, Lando, nombro de loĝantoj, alteco super la marnivelo, koordinatoj. Tiam estu plej gravaj informoj pri trafiko, situo (ĉu en valo, sur montopinto aŭ en ebenaĵo), eble apartaj faktoj (ekzemple naskiĝo loko de mondoĉampiono pri fiŝkaptado ...) --> En la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperis cetere belega libreto, kiel verkadi en Vikipedio. Kaj laste unu granda peton: Ne verku novan tekston nur el unu frazo kiel "Györ estas urbo en Hungario" - tiajn tekstojn preskaŭ certe iu administranto rapide vorviŝas. Do se vi ankoraŭ havas demandojn, mi volonte estos je via dispono. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 21:04, 26. Feb 2008 (UTC)
 
== [[HKMKN]] ==