Tutmonda semkripto en Svalbard: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Ĝis nun ekzistis pluraj tiaj semarkivejoj, sed multaj el ili troviĝas en politike nestabilaj landoj.
 
La “Svalbard Global Seed Vault”, Svalbarda Tutmonda Semo-Kelo estis inaŭgurita de la Norvega Ĉefministro Jens Stoltenberg mardon 26-an de februaro 2008. La grandega loko enloĝigos semojn de manĝeblaj plantoj el la tuta mondo. La Ĉefministro Stoltenberg, kune kun la Afrika ekologiistino Wangari Maathai, kiu ricevis la Premion Nobel por Paco, li metis la unuajn semojn en la kelon. La Prezidento de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, kaj amaso da eminentuloj kaj agrikulturaj fakuloj de ĉiuj partoj de la terglobo deponis semojn dum la ceremonio. Diversaj Norvegaj muzikistoj kaj ĥoroj ankaŭ faris koncerton dum la solena malfermo okazigita 130 metrojn en la profundo de la glaciiĝinta montaro.
 
Konstruita apud la vilaĝo Longyearbyen sur la insulo Spitsbergen, la kelo ĉe ĝia iniciato enhavas 268 000 specojn da diversaj semoj—kiuj ĉiuj devenas el malsamaj bienoj aŭ kampoj en la mondo. Ĉiu speco povas enhavi centojn da semoj aŭ eĉ pli. La liveraĵoj de semoj sekurigitaj en la kelo pezis proksimume 10 tunojn, kaj plenigis 676 skatolojn. La malfermo de la Semo-Kelo estas parto de senprecedenta peno por protekti la planedan rapide malgrandiĝantan biologian diversecon. La diverseco de niaj kultivaĵoj estas havenda por manĝaĵoproduktado. Ĉi tiu “ne sukcessekura” servo, fosita en la profundon de la glaciiĝinta roko de Arkta monto, sekurigos dum jarcentoj, aŭ pli longe, centmilionojn da semoj reprezentantaj ĉiun gravan varion de kultivaĵo haveblan en la mondo hodiaŭ. La kelo ankaŭ protektos kontraŭ la ĉiutaga perdo de diverseco, kaj ĝi ankaŭ povus fariĝi en la estonteco nemalhavebla por rekomenci agrikulturan produktadon ĉe la regiona aŭ tutmonda nivelo sekve de natura aŭ homfarita katastrofo.