Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

3 981 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
==== Duonaj registroj ====
Ĉi tiuj registroj estas disponeblaj nur por la diskantduono aŭ pli malofte por la basduono de klavaro. Ekzemploj por duonaj registroj, kiuj nur ekzistas en la diskantduono de klavaro, estas [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|korneto]], transversa fluto kaj en pli malgrandaj orgenoj ankaŭ [[seskvialtero]]. En iberaj barokorgenoj ofte troviĝas duonaj registroj, ne intermikseblaj kum malsimetriaj registroj.
=== Akustikaj (virtualaj) registroj ===
 
Foje oni trafas sur ''akustikan bason'' (virtuala baso). Je tio oni utiligas la akstikan fenomenon de la [[Rezidua tono|reziduaj tonoj]] por ŝpari kostojn, spacon kaj pezon por grandegaj fajfiloj.
 
Akustika 32′-registro kosistas el la du labiofajfilvicoj oktavo 16′ kaj kvinto 10<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′. La perceptebla ''[[rezidua tono]]'' estas tiu de relative mallaŭta 32′-registro. Sonaj kialoj preferigas por la oktavo malfermajn kaj por la kvinto fermajn labiofajfiojn. La implikita oktavo ĉiam ankaŭ disponeblas kiel unuopa registro. La plejmultaj iam konstruitaj 64′-labioregistroj estas almenaŭ en la plej malalta oktavo akustikaj registroj konsistantaj el oktavo 32′ kaj kvinto 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, kio preteras la problemon devi konstrui fajfilojn sonontajn malsupre de la homa aŭdlimo. Sistemkondiĉite akustika registro ne nepre atingas la sonvolumenon de registro kun propraj fajfiloj en la laŭa futotonpozicio. Akustikaj registroj povas transiri je pli alta pozicio en registrojn kun propra fajfilaro por la laŭa futotonpozicio, kiu pro sonaj kialoj plue kunkondukas la oktavon kaj la kvinton. 64′-registro en la pedalaro do havas jenan strukturon: klavoj C-B: 32′ + 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, ekde klavo c<sup>0</sup>: 64′ + 32′ + 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′. Je tio oni utiligas por la 64′-fajfiloj ekde c<sup>0</sup> kutime ekzistantan oktavon 32′ per [[Registro (orgeno)#Ekstenso|ekstensado]].<br><br>
[[Dosiero:64feet_2_3r.png|300px]]
 
=== Transmisio ===
 
''Transmisio'' estas la konektado de unuopa registro al alia suborgeno. Fakte ĝi okazas nur ekde manualo al pedalaro, tiel ke certaj unuopaj registroj ankaŭ uzeblas memstare en la pedalaro. Je la ŝablonvenkesto transmisio fariĝas per aldonaj tonĉambretoj, kies valvoj estas daŭre konektitaj.
 
 
=== Ekstenso ===
 
Per ''ekstenso'' oni pligrandigas la tonamplekson de unuopaj registroj por eksonigi ilin ankaŭ en aliaj futpozicioj. Tiu uzo kutimas nur en malaltaj tonpozicioj (pedalaro). En la manualo ekestas la problemo, ke dum plurvoĉa ludado je oktavkunsonaĵoj eksonas malpli fajfiloj ol je aliaj intervalkunsonaĵoj, per kio la tuta sono prezentiĝas magra kaj malegala. Se en orgeno ekzemple ekzistas fermregistro 8′, oni povas realigi fermregistron 16′ per nur dek du kromaj fajfiloj kaj per oktavdislokiga uzado de la jam ekzistaj fajfiloj. Tiu ĉi procedo plej kutimas je realigo de 32′-registro en la pedalaro – tio ne nur ŝparas multegan da spaco kaj pezo, sed ankaŭ kostojn en kvincifera €-kvanto. Ekstenson oni ankaŭ utiligas por [[Konektilo (orgeno)|oktavkonektiloj]], por ke tiu ĉi ankoraŭ efiku en la supra resp. malsupra oktavoj.
 
Precipe en usonaj orgenegoj ofte troviĝas la ekstenso. Per tio oni ofte eltiras el unu fajfilaro 32′, 16′ kaj 8′. El la sama fajfilvico parte oni eĉ eltiras la kvintojn 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ (kiel unuopaj registroj aŭ kune kun 32′ kiel akustika 64′) kaj 10<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′, kvankam je ĉi tiu ne temas pri [[ĝusta agordo|ĝustaj]] kvintoj (frekvencproporcio <math>3:2 = 1,5:1</math>), sed pri [[samŝtupa agordo|samŝtupe]] agorditaj kvintoj (frekvencproporcio <math>(\sqrt[12]{2})^7:1 \approx 1,4983:1</math>). La aberacio je −2&nbsp;[[Cendo (muziko)|Cendoj]] kompare kun la ĝusta kvinto plejofte ne ĝenas. La kvintekstenso postulas devige la samŝtupan agordon de la orgeno.
 
Ekstrema ekzemplo por ekstensado estas la ĉiam samŝtupe agordita [[Orgeno#Multspecorgenoj|multspecorgeno]], je kiu oni eltiras el malmultaj fajfilvicoj la registrojn per oktavekstensoj, parte ankaŭ per kvintekstensoj kaj malofte eĉ per terciekstensoj. Je terciekstenso ekestas samŝtupe agordita granda tercio (frekvencproporcio <math>(\sqrt[12]{2})^4:1 \approx 1,2599:1</math>), kiu aberacias de la ĝusta tercio (frekvencproporcio <math>5:4 = 1,25:1</math>) je +14&nbsp;Cendoj, kiun oni povus percepti kiel ege ĝena.
 
== Vd. ankaŭ ==
Sennoma uzanto