Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 296:
„Rompitaj“ estas registroj, kies laŭmezura aŭ laŭspeca strukturo ne kontinuas, antaŭ ĉio pro praktikaj kialoj (spaco- kaj pezoreduktado en malalta pozicio, agord- kaj intonaciebleco en alta pozicio). Ekzemple okazas, ke origine malferma registro en malaltaj pozicioj estas konstruata malferma. Fermajn registrojn (4′, 2′, malpli ofte 8′) oni konstruas en la plej alta pozicio malfermaj por eviti tro malgrandajn, preskaŭ ne agord- kaj intonacieblajn fermitajn fajfilojn. 4′-lamenregistroj precipe el la trumpetspeco prefere konstruatas en la alta kvinto kiel principaloj. Ĉar ĉi tiu trumpeta „trompetaĵo“ troveblas nur en altegaj tonregionoj, la rezulton ankaŭ ekzerciĝintaj aŭskultantoj ofte preskaŭ ne percepteblas.
 
 
 
=== Altpremoregistro ===
 
''Altpremoregistroj'' estas kaj [[Orgenfajfilo#Labiofajfiloj|labio]]- kaj ankaŭ [[Orgenfajfilo#Lamenfajfiloj|lamenregistroj]], kiujn ekblovas plialtigita [[Vento (orgeno)|ventpremo]] (ĝis 300 mm akvokolonaj aŭ parte eĉ pli), per kiu ili sonas evidente pli laŭtaj ol normalaj orgenregistroj (la kutima ventpremo situas je orgenregistro inter 50 kaj 100 mm akvokolonaj).
 
Altpremoregistroj ekestis kiel teknikaj novigaĵoj en la orgenkonstruo de la [[19-a jarcento]] kaj estis konstruitaj ekzemple de [[Aristide Cavaillé-Coll]]. En la franca, angla kaj usona orgenkonstruo ili estas pli kutimaj ol en la germana. Laŭnome oni ekkonas altpremajn registrojn je ilia prefiksa nomero „stentor-“ (ekz. ''stentorfluto'', ''stentorvjolgambo'', ''stentordiapasono''), nomataj laŭ la greka fabelulo [[Stentor]], batalanto en la [[Troja milito]], kiu laŭdire povis paroli resp. voki tiom laŭte kiom kvindek homoj samtempe. Tipaj nomoj de altpremaj registroj konsistantaj el lamenfajfiloj estas ''Tuba mirabilis'' kaj ''Royal Trumpet''.
 
Altpremoregistroj bezonas, se ili konstistas el labiofajfiloj, aparte larĝajn [[labio|labiojn]], por ke la alta ventpremo transformiĝu en la dezirata laŭtecon. Foje altpremregistraj fajfiloj havas ankaŭ du labiojn je kontraŭaj flankoj, do je la fronto kaj malfronto (ekz. je la Synthematophon, inventita en [[1906]] de la firmao [[Eberhard Friedrich Walcker|E. F. Walcker]]). La germana orgenkonstruisto [[Friedrich Weigle|Wilhelm Theodor Friedrich Weigle]] (1850–1906) inventis en [[1901]] apartan specon de altprema registro, la t.n. ''serafonvoĉoj'', je kiuj ambaŭ labioj najbaras sur la fajfilfronto kaj trafas unu sur la alian laŭ rekta aŭ obtuza angulo.
 
=== Batotonaj registroj ===
Je batotonaj registroj eksonas du fajfilvicoj samtempe, kiuj estas iomete misagorditaj unu kun la alia, kaŭzante tiel batotonon. Ekzemploj estas unda maris (lat. „marondo“, plejparte el fermaj fajfiloj), vox coelestis bzw. Voix céleste (latine resp. france „ĉiela voĉo“, el arĉinstrumentaj registroj), kaj en italaj orgenoj voce umana (ital. „homa voĉo“, el principaloj). Batotonaj registroj sonas plejparte en 8′-pozicio.
[[Image:Weingarten_Gablerorgel_Pedalglocken.jpg|thumb|right|400px|pedalkariljono de la Gabler-orgeno en Weingarten]]
== Krom- kaj efektregistoj ==
 
Kiel orgenregistroj oni plejvastasence signifas ankaŭ la [[tremsonigilo]]n kaj [[Ludhelpilo (orgeno) |ludhelpilojn]] ekfunkcieblajn per registrotiriloj, kiel ekz. [[Konektilo (orgeno)|konektiloj]], [[kombiniloj (orgeno)|kombiniloj]] kaj barvalvoj, samkiel [[balgotretanto|balgotretant-alvoko]] kaj la same per enŝalteblaj mekanikaj ludiloj kaj specialefektoj kiel ekz. [[cimbalstelo]], [[kukuo (orgeno)|kukuo]], [[najtingalo (orgeno)|najtingalo]], timbalo, [[tondro (orgeno)|tondro]] kaj kariljono. Plua helpilo je la registrado estas la [[registrokateno]].