Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
''Altpremoregistroj'' estas kaj [[Orgenfajfilo#Labiofajfiloj|labio]]- kaj ankaŭ [[Orgenfajfilo#Lamenfajfiloj|lamenregistroj]], kiujn ekblovas plialtigita [[Vento (orgeno)|ventpremo]] (ĝis 300 mm akvokolonaj aŭ parte eĉ pli), per kiu ili sonas evidente pli laŭtaj ol normalaj orgenregistroj (la kutima ventpremo situas je orgenregistro inter 50 kaj 100 mm akvokolonaj).
 
Altpremoregistroj ekestis kiel teknikaj novigaĵoj en la orgenkonstruo de la [[19-a jarcento]] kaj estis konstruitaj ekzemple de [[Aristide Cavaillé-Coll]]. En la franca, angla kaj usona orgenkonstruo ili estas pli kutimaj ol en la germana. Laŭnome oni ekkonas altpremajn registrojn je ilia prefiksa nomero „stentor-“ (ekz. ''stentorfluto'', ''stentorvjolgambo'', ''stentordiapasono''), nomataj laŭ la greka fabelulo [[Stentor]], batalanto en la [[Troja milito]], kiu laŭdire povis paroli resp. voki tiom laŭte kiom kvindek homoj samtempe. Tipaj nomoj de altpremaj registroj konsistantaj el lamenfajfiloj estas ''Tubatuba mirabilis'' kaj ''Royalroyal Trumpet''.
 
Altpremoregistroj bezonas, se ili konstistas el labiofajfiloj, aparte larĝajn [[labio|labiojn]], por ke la alta ventpremo transformiĝu en la dezirata laŭtecon. Foje altpremregistraj fajfiloj havas ankaŭ du labiojn je kontraŭaj flankoj, do je la fronto kaj malfronto (ekz. je la Synthematophon''synthematophon'', inventita en [[1906]] de la firmao [[Eberhard Friedrich Walcker|E. F. Walcker]]). La germana orgenkonstruisto [[Friedrich Weigle|Wilhelm Theodor Friedrich Weigle]] (1850–1906) inventis en [[1901]] apartan specon de altprema registro, la t.n. ''serafonvoĉoj'', je kiuj ambaŭ labioj najbaras sur la fajfilfronto kaj trafas unu sur la alian laŭ rekta aŭ obtuza angulo.
 
=== Batotonaj registroj ===
Sennoma uzanto