Tremsonigilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Tremsonigilo''' (ankaŭ tremulanto; de lat. ''tremulus'' „trema“) estas je orgeno instalaĵo, kiu por certaj suborgenoj periode variigas la aerfluon ([[V...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:00, 28 feb. 2008

Tremsonigilo (ankaŭ tremulanto; de lat. tremulus „trema“) estas je orgeno instalaĵo, kiu por certaj suborgenoj periode variigas la aerfluon (vento). Per tio ŝanĝiĝas la tonforto kaj ankaŭ la tonalto, la tono tremas resp. vibras. Oni utiligas la tremsonigilon precipe por elmeti unuopan voĉon, la kanton firman, kompare kun la akompanvoĉoj. Parencas la rotaciefektoj de elektronikaj orgenoj.

Tamen ne temas pri batotono: Je batotona registro oni alcelas similan efekton per du fajfiloj iomete misagorditaj unu kun la alia, tiel ke frekvencinterfero periode ŝanĝas la laŭtecon.

Konstruformoj

 
Registrotirilo „Geschwinde Tremulant“ (rapida tremsonigo) de la Herbst-orgeno Lahm/Itzgrund de 1732

Ebla konstruformo estas la kanaltremigilo, je kiu ligna aŭ leda klapo, enkonstruita en la ventkanalon ekosciligas la venton. Dom Bedos nomas tiun ĉi varianton tremblant doŭ.

La balancrisorta tremsonigilo funkcias per balgeto surmetita sur la ventkanalo, kiu same ekoscilas per la svingo de risorto. Se reguliga balgo stabiligas la venton, servi kiel sontremigilo povas ankaŭ puŝbalgo, kiu estas periode provizata per aerbatoj kaj transigas tiujn ĉi impulson sur la tegmenton de la reguliga balgo. Tian balgon la orgenisto povas reguligi rilate la rapidecon ekde la ludotablo.

La tremsonigilo nuntempe plejofte konstruata funkcias per tremrelajso. Post enŝalti (elektre aŭ pneŭmatike) leviĝas tri konusvalvoj unu post la alia; la antaŭa malfermas je tio la ventprovizilon por la venonta; la lasta valvo malfermas la ventalkondukon al tremsona balgeto, liu eksvingigas la ĉef- aŭ ventkestobalgon per rigida ligo.

Je historiaj orgenoj foje ekzistas du tremsonigiloj kun du diferencaj, fikse ĝustitaj rapidecoj.