Lisbona tertremo en 1755: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nombro da mortintoj laŭ en:
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 5:
 
==La tertremo==
La lisbonan tertremon oni sentis matene de la 1-a de novembro 1755, tago koincidanta kun la katolika festotago de [[Ĉiuj Sanktuloj]]. Ĝian [[surcentro]]n <!--epicentro??--> oni ekzakte ne konas, kaj pluraj [[sismologio|sismologo]]j proponas lokojn malproksimajn centojn da kilometroj inter si. Tamen ĉiuj konsentas pri iu surcentro en la maro, inter 150 kaj 500 km sudoriente de Lisbono, kaj ĉefe post alia forta tertremo en 1969, en la Banko de Goringo ([[Banco de Gorringe]]), tiu loko estas indikata kiel la plej ebla loko por la surcentro de la tertremo de 1755.
 
Raportoj de tiu tempo asertas, ke la tremojn oni sentis, depende de la loko, dum 6 minutoj ĝis du horoj kaj duona, kiam ili kaŭzis tiom grandajn fendojn, tiel ke ĝis hodiaŭ oni povas rimarki iliajn spurojn en Lisbono. Pro la pluraj disfaloj en la urbo la postvivintoj serĉis rifuĝon ĉe la haveno kaj tiam spektis neatenditan malantaŭeniron de la akvoj, kiu montris la marfundon plenan de ŝipaj detruaĵoj kaj perditaj ŝarĝoj.