Neĝoplugilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:11, 1 mar. 2008

Neĝoplugilo estas aparato por neĝopurigo sur la vojoj aŭ fervoja linio. Ekzistas kojnoplugilo kaj flank-plugilo, kiuj estas munteblaj al ŝarĝaŭto, traktoro aŭ al simila veturilo. Oni uzas la kojnoplugilon plej ofte por purigo de malalrĝaj vojoj aŭ fervoja linio, oni uzas sur aŭtovojoj flank-plugilon. La kojnoplugilo estas du kojnoforme kunigitaj metalplatoj. La flank-plugilo konsistas el direktebla metalplato, kiu estas turnebla dekstren aŭ maldekstren.

Traktoro kun plugilo kaj neĝoĉeno
Neĝoplugilo survoje

La plugiloj estas ĉe ambaŭ tipoj estas leveblaj kaj sinkeblaj, la tuta sistemo estas per risortoj kaj aliaj teknikaj instalaĵoj protektita kontraŭ la malebenaĵoj. Specifa neĝoplugilo estas uzata ĉe aerodomoj, kie ĝi havas plugilon larĝan de 15m.

Okaze de pli granda neĝokvanto, oni uzas neĝoblovilon.

Historio

 
Historia kojnoplugilo por tirĉevalo

La neĝoplugiojn ne ŝovis sed tiris taŭroj kaj ĉevaloj. La plugilo estis el ligno kaj pezigita per ŝtonoj.