Schwäbisch Gmünd: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
[[Dosiero:Blick aus dem Königsturm.JPG|thumb|Rigardo el la Königsturm (Reĝa turo) direkte al Johanneskirche]]
[[Dosiero:Strassdorf Cyriakus.jpg‎|thumb|Kirko S-a Ciriako, Straßdorf]]
La [[rekonilo]] de Schwäbisch Gmünd estas la [[Heilig-Kreuz-Münster|Münster]] (katedralo), kiu en la 14-a jarcento en gotika stilo estis projektita de Heinrich Parler, kies filo [[Peter Parler]] famiĝis kiel arkitekto en Prago. Ĝi estas la plej granda [[halkirko]] de Sudgermanio.
 
Aliaj famaj konstruaĵoj en la kernurbo estas la "[[Prediger (Schwäbisch Gmünd)|Prediger]]", la iama Dominikana monaĥejo, kiu nun estas uzata kiel kuturcentro, la iama monaĥejo Gotteszell, kiu hodiaŭ estas prizono, la Nova Urbodomo de 1760, la "Grät" (elparolu: gret; iama urbodomo el la 14-a jarcento; la nomo signifas laŭvorte "domo de konsilantaro") kaj multnombraj aliaj privataj domoj. Sur la Münsterplatz (katedrala placo) staras la Mariensäule (kolono de S-a Maria) el la jaro 1693, sur la Marktplatz (foirplaco) la Marienbrunnen (fontano de S-a Maria] el la jaro 1776.
 
Pliaj kirkoj en la kernurbo krom la Heilig-Kreuz-Münster (katedralo de la S-a kruco) estas la Johanniskirche (kirko de S-a Johano), kiu en 1317 menciiĝis kiel kapelo de S-a Johano), la St. Leonhardskapelle (kapelo de S-a Leonardo) sur la tombejo, kiu menciiĝis en 1471 kaj plurfoje transformiĝis, la paroĥeja kirko St. Franziskus (S-a Francisko, iama monaĥeja kirko de la franciskanoj) kaj la evangelia paroĥeja kirko (la iama kirko de la aŭgustenoj). Ekzistas krome pluraj kapeloj: la Hergottsruhkapelle (kapelo de la dia ripozo) el 1622, kiu en 1791 estis pliampleksigita, la Josefskapelle (kapelo de S-a Jozefo), en 1677/78 konstruita laŭ la modelo de la Herrgottsruhkapelle), la Wallfahrtskapelle (pilgrima kapelo) St. Salvator (S-a salvinto) sur la Nepperstein, konstruita ekde 1616 kaj la St. Katharinenkapelle (kapelo de S-a Katarina) de la iama Siechenspital (fleghejmo), kies kerno originas el la 14-a jarcento.
 
Iom novaj kirkoj en la (ne striktasence) kernurbo estas S-aj Petro kaj Paŭlo en la Hardt-Siedlung (konstruita en 1958), la kirko S-a Mikaelo (konstruita en 1968) kaj la kirko S-a Pio el 1967 kaj la evangelia Friedenskirche (kirko de la paco) el 1961.