Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
George Chapman naskiĝis ĉe Hitchin en [[Hertfordshire]]. Eble li studis ĉe la [[Universitato de Oksfordo]], tamen tio ne certas. Li ĝuis la subtenon de Robert Devereŭ la Grafo de Essex kaj de Henry la Princo de Kimrujo (kaj la rekta heredonto de la angla reĝlando), sed ili mortis en, respective, 1601 kaj 1612. Post la forpaso de la Princo Henry, Chapman ne sukcesante trovi pluan mecenaton, kaj pro tio suferis pro malriceco kaj ŝuldoj, kvankam li havis grandan literaturan reputacion inter aliaj verkistoj. Li mem mortis en London en 1634.
 
Dum la 1590-a jardeko li iĝis grava kaj populara dramatisto. Li verkis komediojn multe influatajn de la latinaj dramoj de [[Plaŭto]] kaj [[Terentio]]. En 1605, kune kun [[Ben Jonson]] kaj [[John Marston]] li verkis la komedion ''Eastward Ho'' enhavantan satiron pri la skotoj: pro tio oni enkarcerigis lin en la [[Turo de Londono]]. Tamen poste li kaj Ben Jonson kverelis kaj li komponis satirajn versojn pri la agresemo kaj aroganto de Jonson. Krom komedioj, li verkis gravajn tragediojn, inter kiuj pluraj prenis temojn de lastatempa franca historio, ekzemple [[''Bussy d'Ambois]]''.
 
Kiel poeto, li unue komponis obskurajn filozofajn poemojn. En 1596 aperis poemo, ''De Guiana, Carmen Epicum'' pri vojaĝo de Sir [[Walter Raleigh]], kaj en 1598 aldonon al la nekompleta [[Hero and Leander]] de [[Christopher Marlowe]]. Ekde 1598 eldoniĝis en sinskevaj parto tre influa traduko de la [[Iliado]] de [[Homero]], pri kiu [[John Keats]] verkis soneton. Inter aliaj tradukoj estis la ''Homeraj Himnoj'', la ''Georgiko'' de [Vergilio]], la kvinan Satiron de [[Juvenalo]], kaj la ''Laboroj kaj Tagoj'' de [[Heziodo]].
3 443

redaktoj