Novparolo: Malsamoj inter versioj

23 bitokojn forigis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: is:Nýlenska)
[[Lingvo]] > [[Fikcilingvoj]] > Newspeak
----
'''Novparolo''', '''Novlingvo''' aŭ '''Ekblek''' ('''''Newspeak''''' [NJUspik]) estas formo de la [[angla lingvo]] menciita en ''[[1984 (romano)|1984]]'', la pesimisma libro de [[George Orwell]]. Ĝi estas angla lingvo reformita kaj kripligita por malhelpi liberan penson. (La ordinara angla lingvo nomiĝas '''Oldspeak''', "Oldparolo".) La vortaro malkreskas jaron post jaro ĉar la ŝtato forviŝas vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon" kaj, do ribelon. En la apendico de ''Nineteen Eighty-Four'' ("Mil Naŭcent Okdek Kvar"), Orwell klarigis la historion kaj teorion de ''Newspeak''.
 
La esperantigo de "Newspeak" kaj "Oldspeak" per "Ekblek" kaj "Eksblek" estis proponita, dum la 69-a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Vankuvero]] ĝuste en [[1984]], de la [[Usono|usona]] [[profesoro]] [[Jonathan Pool]], en lia prelego dum la [[Internacia Kongresa Universitato]] "Lingviko, politikiko kaj ekblek". (Kp. [[Volapuko|Vola'''puko''']] "Mond'''lingvo'''", [[Ekblek|Nov'''puko'''/Ek'''puko''']] "Newspeak", [[Eksblek|Old'''puko'''/Eks'''puko''']] "Oldspeak")
''Newspeak'' eble estis satiro de la [[baza angla]], formo de la angla kun ĉirkaŭ 1000 vortoj, aŭ eĉ de Esperanto mem: ''Newspeak'' iudetale similas al Esperanto (ekzemple, <i>good</i> = bona, <i>ungood</i> = malbona), sed Orwell mem certe sciis pri Esperanto. Li iris al [[Parizo]] en [[1927]] por plibonigi sian regadon de la [[franca lingvo]] kaj viziti sian onklinon, [[Kate Limouzin]], kiu estis la kunulino de la fondinto de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], [[Eŭgeno Lanti]]. Esperanto estis la ĉefa [[lingvo]] de la domo kaj, por Lanti, kiel Orwell eksciis, Esperanto estis ne nur lingvo, sed ankaŭ [[ideologio]]. Lanti montris al Orwell (se li ne vidis ĝin antaŭe) la ligon inter [[politiko]] kaj [[lingvo]]. Orwell suferis, ĉar li ne parolis Esperanton.
 
Sed la bazo de Newspeak estis ne esperanto sed [[Baza Angla|baza angla]], simpligita formo de la angla kreita de [[Charles Kay Ogden]]. Orwell kontaktis kun ĝi dum la dua mondmilito, kiam li laboris ĉe [[BBC]]. La brita registaro estis interesita pri la disvastigo de Baza Angla, kvazaŭ por prepari la terenon al disvastigo de la angla, kaj apogis la elsendon en Baza Angla ĉe BBC.
 
(En decembro 1943, Orwell skribis por la gazeto ''[[Manchester Evening News]]'' recenzon pri la libro ''[[Interglossa]]'' de [[Lancelot Hogben]], kio montras ke li sciis ankaŭ pri tiu lingvo.)
Sennoma uzanto