Kuomintango: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
La Helpa kaj Rekapabliga Adinistracio de [[UN]] ([[UNRRA]]) transdonis la administradon de Tajvano al RĈ, kiu siavice milit-okupis Tajvanon. La rilatoj inter la lokaj [[tajvananoj]] kaj la [[kontinentanoj (Tajvano)|kontinentanoj]] venintaj el la kontinenta Ĉinujo streĉiĝis en la sekvaj jaroj, kio kulminis eksplode la [[27-a de februaro|27an de februaro]] 1947 en [[Tajpeo]], kiam disputo inter cigaredvendistino kaj [[kontrabando|kontraŭkontrabanda]] oficisto prajmis civilan malordon kaj protestojn, kiuj daŭris plurajn tagojn. Fine la ribelo iĝis sanga, kaj ĝin subpremis la armeo de RĈ en la [[Incidento 228]].
Post la fondo de la [[Popolrespubliko de Ĉinio]] (PRĈ) la [[1-a de oktobro|1an de oktobro]] 1949, la komandantoj de la Popolliberiga Armeo de PRĈ kredis, ke unue necesas preni la
Ĝis la 70aj jaroj, Kuomintango sukcese antaŭenigis [[agraro|agrarajn]] reformojn, disvolvis la ekonomion, aplikis demokratian sistemon en malalta nivelo de la registaro, plibonigis la rilatojn trans la [[Tajvana Markolo]] kaj kreis la admirindan ekonomian miraklon de Tajvano. Kuomintango tamen retenis la registaron en unu-partie aŭtoritata ŝtato ĝis reformoj inter la fino de la 70aj ĝis inkluzive la 90aj jaroj. Kiel rezulto de la Incidento 228 en 1947, tajvananoj devis elporti la tiel nomatan "Blankan Teroron", nome politikan [[subpremado]]n gvidatan de Kuomintango. La Respubliko Ĉinujo en Tajvano ofte estis nomata (samsignife kun la nomo de la reganta partio Kuomintango) simple ''Naciisma Ĉinujo''. En la 70aj, Kuomintango ekpermesis "suplementajn elektojn" en Tajvano por okupi la sidlokojn de la oldiĝantaj parlamentanoj. Kvankam [[opozicio|opoziciaj]] partioj ne estis permesitaj, oni toleris "eksterpartiajn" ("tangwai") reprezentantojn. En la 80aj, Kuomintango centriĝis en transformado de la registaro el unu-partia sistemo al multpartia demokratio, kaj en la t.n. "tajvanigo". Post la fondo de la Demokrata Progresa Partio (DPP) en 1986, Kuomintango komencis konkuri kontraŭ DPP en parlamentaj elektoj. En 1991, la militleĝo ĉesis kiam la prezidento [[Lee Teng-Hui]] forigis la Provizorajn Dispoziciojn Validajn dum la Periodo de la Komunista Ribelo. Oni ekpermesis ke ĉiuj partioj konkuru en ĉiuj niveloj de la elektoj, inkluzive de la prezidentaj elektoj. Lee Teng-Hui, la unua demokratie elektita prezidento de RĈ kaj la gvidanto de Kuomintango dum la 90aj jaroj, anoncis sian defendadon de "specialaj de-ŝtato-al-ŝtato-rilatoj" kun PRĈ. PRĈ rilatigis tiun ideon kun la [[sendependeco de Tajvano]].
|