Wallisellen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Komunumo en Svislando |nomo=Wallisellen |blazono=thumb|120px|center|Blazono de Wallisellen |bildo=[[Image:Glattzentrum.JPG|thumb|285px|center|Aĉetcent...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Unuajn spurojn de setlejoj oni en Wallisellen trovis jam el la [[ŝtonepoko]] je proksimume 6000 antaŭ Kristo. En la jaro [[1931]] oni trovis en Wallisellen tombejon el la junŝtonepoko je proksimume 3000 antaŭ Kristo, en kiu troviĝis la restaĵoj de geedza paro kun diversaj laboriloj kiel tombdonacoj. Oni nomis la paron ''Adamo kaj Evo de Valiselo'' erare pensante, ke temis pri la unuaj homoj en la regiono. Postaj trovoj tamen pruvis, ke homoj jam setlis jarmilojn pli frue en Wallisellen.
 
Unua dokumenta mencio de Wallisellen datas el la jaro [[874]] post Kristo en rilato kun bientransdono al monaĥejoj. Dum [[mezepoko]] la ĉefaj bienposedantoj estis la diversaj monaĥejoj en la region precipe la [[Granda Monaĥejo]] en [[Zuriko]]. Ek de la jaro [[1077]] la grafoj de [[Lencburgo]] estis la [[vokto|voktoj]] de Wallisellen. En la 13-a jarcento la voktrajtoj transiris al la grafoj[[Grafoj de Kiburgo]]. Kiam la [[Grafejo Kiburgo]], kiu fariĝis en la 15-a jarcento zurika, Wallisellen ankaŭ falis sub zurika servuto.
 
Post la [[Helveta Respubliko|Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] Wallisellen fariĝis parto de la nova [[Bülach (distrikto)|distrikto Bülach]].