Centralo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Ekzistas projektoj por centralo kiu uzos la [[fuzio]]n de atomkernoj, sed ili estas nun en eksperimenta fazo (vidu [[ITER]]). Oni volas ekkonstrui unu en Francio ([[Cadarache]]) . La planata centralo - laŭ la kalkuloj - havos [[povo (fiziko)|povon]] de 500 [[megavato]]j.
 
== Terminologie ==
 
La termino '''centralo''' ekestis fine de la 19-a jarcento, kiam pli grandaj (centraj) instalaĵoj transprenis la produktadon de elektro, kiu estis ĝis tiam produktita en pli malgranda kaj malcentra maniero. La generatoroj estis ligitaj al malgrandaj vapormaŝinoj aŭ motoroj, kiuj funkciis per gaso kaj troviĝis en la kelo. Certaj domoj, nome teatroj, kasteloj kaj muzeoj havis propran instalaĵon.
 
Pro teknikaj kialoj la ofte uzata [[samdirekta kurento ]]ne toleris longdistancan transporton.
 
La grandiĝanta bezono da kurento kaj la ŝanĝo de la brulmaterialo al la pli malmultekosta karbo gvidis al pli grandaj generatoroj, kiuj unue estis je la rando de la urboj kaj poste preferinde apud la minejoj. La [[alterna kurento]] permesas per uzo de [[transformatoro ]]la malligon de produktado kaj uzado.
 
 
[[Kategorio:Energio]]