Banderanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
Per la nomo '''banderanoj''' (nomitaj laŭ sia gvidanto [[Stepan Bandera]]) estis markitaj grupoj da homoj, kiuj fine de la [[dua mondmilito]] kreiĝis el [[URA]] ([[Ukraina Ribela Armeo]]). Ili estiĝis en [[Pollando]] kiel armigita [[konsistero]] de [[OUN]] ([[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]]), sed ankaŭ ili rekrutiĝis ekzemple el anoj de [[SS]] [[divizio Galizien]] kaj pluaj partopreninto de la [[milito]] en la flanko de [[Adolf Hitler|hitlera]] [[Germanio]]. Banderanoj ne estis [[armeo]] en ĝusta senco de la [[vorto]], eĉ kiam ili tre klopodis pri tio. Post la milito ankaŭ eĉ tial, por ke ili akiru [[statuto]]n de almenaŭ militaj [[militkaptito]]j. Sed pro siaj [[armilaro]] kaj [[sperto]]j el [[batalo]]j ili prezentis en la teritorio, tra kiu ili post la milito, precipe en la jaroj [[1945]] – [[1947]], moviĝis, grandan [[danĝero]]n.
 
En la [[teritorio]] de tiama [[Ĉeĥoslovakio]] taĉmentoj de banderanoj komenciĝis penetri jam de [[somero]] de [[1945]]. Tiam precipe en [[Slovakio|slovakajn]] montarojn, solecojn kaj vilaĝojn. Nur dum [[aŭtuno]] dum ilia rabado de orientslovakaj vilaĝoj (ekzemple [[Nová Sedlica|Novosedlice]], [[Zboj]], [[Ulič]], [[Kolbasov]]) fariĝis viktimoj dek ok [[homo]]j. Banderanoj rabis precipe [[nutraĵo]]jn, [[brutaro]]n, [[vestaro]]n kaj [[medikamento]]jn. Kontraŭ [[taĉmento]]j, nomataj ekzemple [[Iroň]], [[Karmeluk]], [[Sokil]], [[Peryh]] kaj [[Browsko]] fine inventis kvar armeaj [[bataliono|batalionoj]] kaj komune kun [[polico]] kaj financa [[gardistaro]] ili forpuŝis ilin reen en Pollandon, kie ankoraŭ operaciis da ili kelke da dekoj de miloj.
 
Ekde [[aprilo]] de sekvinta jaro banderanoj klopodis trapenetri tra pola [[limo]] denove, ĉifoje ankoraŭ pli profunden ĝis la [[slovakio|slovaka enlando]]. Ili krom alia kunvokis kun armilo la tutajn [[vilaĝo]]jn por [[kunveno]]j, dum kiuj ili unuspire heroldis [[moto]]jn pri batalo por „Por Dio kaj por nacio, por komunikaĵo de d-ro [[Jozef Tiso|Tiso]]“. Devene ili kalkulis kun [[daŭrigo]] de batalo, kun rapida [[eksplodo]] de plua [[mondmilito]] kaj kun [[ŝanĝo]] de [[Eŭropo|eŭropa]] [[mapo]]. Sed politika situacio en la teritorioj, tra kiuj ili moviĝis, en la jaro [[1947]] roligis ilin en militajn [[frakasiĝinto]]jn. En Pollando laŭvorte komencis bruli [[grundo]] sub iliaj [[piedo]]j. Ili havis por elekti nur malmulte da eblecoj de plua sorto – aŭ kapitulaci aŭ provi retiriĝi. Ĉefa celo estis en [[Bavario]]. Ĉi tie, en [[Munkeno]], havis sian [[sidloko]]n OUN, ĉi tie tiam restadis ankaŭ [[Stepan Bandera|Bandera]] mem. La plej nombraj grupoj (la t.n. sotni), kiuj antaŭenpaŝis tra [[Ĉeĥoslovakio|ĉeĥoslovaka teritorio]], nomiĝis [[Burlak]], [[Ĥromenko]] kaj [[Brodyĉ]].