Baltia Vojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎La protesto: estimon -> antaŭtakson
e →‎Post la evento: mankas frazero
Linio 21:
La homa ĉeno simboligis la solidaron de la enloĝantoj de Baltio en la peno akiri pli da aŭtonomeco kaj perspektive ŝtatan sendependecon. Ĝi helpis establigi la ideon de proksima kunlaboro de la tri ŝtatoj, kiu baze efikas ĝis hodiaŭ. Same la protesto montris kiaj estu estontaj demonstracioj kontraŭ la domino de komunisma Sovetunio en orienta Eŭropo: amasaj kaj senperfortaj. La evento helpis altiri tiujn al la protestoj, kiuj antaŭe estis pasivaj, skepktaj aŭ timaj pri persekutoj ... ne nur en Baltio, sed ankaŭ en [[Hungario]], [[orienta Germanio]] kaj la aliaj ŝtatoj kaj subŝtatoj de la [[Orienta Bloko]].
 
La [[9-an de novembro]] [[1989]] falis la [[Berlina Muro]] - post inter alie amasa paca demonstracio la [[4-an de novembro]] en [[Berlino]] kun miliono da partoprenantoj. <!--Dum decembro 1989 [[Miĥailo GorbaĉGorbaĉov]] ... Molotov-Ribbentrop-pakto. mankas frazero--> Ene de ses monatoj, la [[11-an de marto]] [[1989]] [[Litova SSR]] iĝis la unua sovetunia respubliko kiu deklaris malapartenon al Sovetunio kaj reakiron de ŝtata sendependeco. Du jarojn post la amasa demonstracio, la sendependeco de ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj estis agnoskita de praktike ĉiuj mondaj ŝtatoj.
 
Similaj homaj ĉenoj poste organiziĝis en pluraj aliaj regionoj de [[Sovetunio]] kaj aliaj ŝtatoj de la [[Orienta Bloko]], lastatempe ankaŭ ekzemple en [[Tajvano]].