Vasil Bykaŭ: Malsamoj inter versioj

belorusa verkisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ek
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:51, 6 mar. 2008

Vasil Bykaŭ (belaruse: Васі́ль Уладзі́міравіч Бы́каў) (19 de junio 1924 - 22 de junio 2003) - eminenta belarusa verkisto, socia aganto.

Li naskiĝis 19-an de junio 1924 en Vicebska regiono de Belarusujo. Post la Dua mondmilito li laboris por Hrodna gazeto "Hrodna praŭda" kiel stil-redaktisto kaj konsultisto. En 1972-1978 li estis sekretariisto de Hrodna filio de belarusa verkista unio. De 1978 li loĝas en Minsko. Kelkfoje li estis elektita deputito de belarusa parlamento. En 1980 jaro li ricevis honoran titolon "popola verkisto de Belarusujo". Meze de 1990j jaroj pro kontraŭstaro al la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko li estis fikritikata kaj pro personaj atakoj estis devigita elmigri. Li loĝis en Finlando, Germanujo, Ĉeĥujo. Al la patrolando li revenis ĝuste kelkajn monatojn antaŭ sia morto (22-an de junio 2003).

En siaj literaturaj verkoj li tuŝas precipe la eventojn de la Dua mondmilito, priskribas homojn kaj montras ilin en stato de malfacila morala elekto. Multaj liaj verkoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj. Ofte la tradukoj estis faritaj trans la rusaj versioj. Bikov verkis en belarusa lingvo kaj mem tradukis kelkajn siajn verkojn rusen. Estas ĉirkaj dek kinofilmoj kreitaj laŭ liaj libroj.